PIV 2026 · Artikolo 2959

demonstracii

Litero D

demonstracii tr
1 demonstri: paroladoj konvenas en societoj, kie estas necese demonstracii siajn ŝaton kaj estimon, por ke estu harmonio SEn li volis demonstracii, ke la partoprenantaro per lia kurso vere kapablos pri mirakla mantuŝa sanigo PeS
2 ntr ARME elmontri militan forton por timigi, por maski aliajn operaciojn, aŭ en pacotempo por pruvi sian militpretecon.
3 (evitinde) = manifestacii: kial malpaciĝas la publiko, strikas la studentoj, demonstracias la popolamasoj, kaj kial okazas teroristaj agoj? MalR
demonstracio
1 ago demonstracii 1: tiu ĉi libro ne estas pledo por Esperanto, sed nerefutebla demonstracio de ĝiaj nepraj neceso kaj valoro kiel internacia lingvo JMa demonstracio de mirakla sanigo PeS
2 ago demonstracii 2: demonstracio de superpotenco, koste de murdaj bombadoj de multe loĝataj kvartaloj MD
3 (evitinde) = manifestacio: la junaj knabinoj vigle marŝadas la asfaltajn kilometrojn, kantante revoluciajn kantojn dum demonstracioj VVa