PIV 2026 · Artikolo 9869

manifestacii

Litero M

manifestacii ntr amase kaj publika elmontri opinion, plej ofte surstrate, kaj precipe por sociaj aŭ politikaj celoj: medicinstudentoj manifestacias kontraŭ universitataj reformoj WKl en multaj landoj oni manifestaciis, postulante la finon de la milito en Irako OE dudeko da esperantistoj manifestaciis en Barcelono en la internacia porpaca agotago RE!
manifestacio ago manifestacii; aranĝo, en kiu oni manifestacias: ĉu ni kunvenas por fari manifestacion kaj sekve propagandon? Z imponanta grandioza manifestacio de interpopola frateco Z la 35-a Universala Kongreso estu granda, impona manifestacio ne nur por la neŭtrala tuthoma lingvo, sed ankaŭ por la homeco! ILa okazis manifestacioj de ortodoksaj judoj antaŭ la ĉeĥaj ambasadoj en Londono kaj Bruselo JPa
kontraŭmanifestacio manifestacio, kies celo estas oponi alian manifestacion: lojaluloj faras kontraŭmanifestacion AKü