PIV · 9868
manifest¹o
manifest1o. Solena skriba deklaro de registaro, partio, skolo kc, por sciigi k klarigi al publiko sian opinion: ni dissendos manifeston al ĉiuj kvar flankoj de la mondo Z; Manifesto de la Komunista Partio (1848); Manifesto de la Sennaciistoj (1931). ☞ proklamo.
manifesti (tr) Klare vidigi (opinion, partianecon ktp) per eksteraj signoj: la universalaj kongresoj manifestas antaŭ la mondo nian pacan programon. ☞ proklami, aperigi, evidentigi.
manifestado. Ago de tiu, kiu manifestas: kongreso estas propaganda manifestado Z; ĉi tiu kunveno estas potenca manifestado de laborista kulturstrebado.
manifestiĝi. Iĝi klara, evidenta per eksteraj signoj: ni dankas pro la manifestiĝinta bonvolo; ankaŭ en la aspekto manifestiĝas la karaktero de la gento; la ekonomia interdependeco pli k pli manifestiĝas en la nuna Eŭropo. ☞ aperi.
ŝipmanifesto. Listo, specifanta la kargon de ŝipo k mencianta la nomojn de ĝiaj sendintoj.