← Reen al M

PIV 2020 · 10191

merkat⁴o

merkat4o £
La tuto de propono k postulo rilate al iu varo aŭ grupo de varoj: invadi la Brazilan merkaton; serĉi novajn merkatojn; studo pri la merkatoj; la merkato de la lano, de la kotono; ĵeti grandajn kvantojn sur la merkaton; la sukermerkato estas saturita.  merkatanalizo, merkatesploro.
En borso, stato de la propono k postulo: la merkato de la (paper)valoroj, de la mono; la merkato falis, estas firma; la oficiala, la libera merkato; la kontanta, la templima merkato; (analoge) la nigra merkato (de varoj malpermesitaj, oficiale taksitaj aŭ malfacile troveblaj, k neleĝe vendataj je alta prezo).
merkatado. Tuto de la agoj ĉe movado de varoj de produktisto al konsumanto.
merkatiko. Tekniko por krei klientaron por ĉiuspecaj varoj aŭ servoj, kreante la senton, ke ili estas bezonataj.
merkatkonforma Konforma al la postuloj de t.n. libera merkato: merkatkonforma instrumento de mediopolitiko estas t.n. ekoimposto.
surmerkatigi. Disponigi varojn aŭ servojn al eventualaj klientoj.
labormerkato. Tuto de la faktoroj, kiuj influas proponon k postulon de laboro.