PIV · 12892
protekt¹i
protekt1i (tr)
1 Helpi iun per sia influo k aŭtoritato: kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas Z; ni ne estas tiaj homoj, kiuj protektus sian filinon en malbonaj faroj Z; protekti iun al ofico B; ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe lia eminenta moŝto! Z.
2 Defendi, gardi kontraŭ minaco: unu malamiko pli difektas ol cent amikoj protektas Z; vundan lokon protektis, alian difektis Z; protekti tiajn trezorojn kontraŭ detruo; protekti la ŝipindustriojn kontraŭ la konkurenco; estu mia genio protektanta kontraŭ tiu ĉi fremdulo Z. ☞ kovri, ŝirmi. ➞ remparo, ŝildo, flugilo.
protekto, protektado. Ago de tiu kiu protektas: ĝi volis preni min sub sian protekton Z; la granda honoro, kiun li faris al ni, prenante sur sin la altan protektadon de nia kvara kongreso Z; ne rifuzu al ni vian protektadon Z.
protekta. Esprimanta, konsistiganta protekton: ŝi diris kun protekta tono Z; protekta rideto; lia protekta ĉeesto kuraĝigis min.
protektanto. Tiu, kiu protektas: naturprotektanto (ekologiisto).
protektato. Tiu, kiun iu protektas: mi elektu el la nombro de viaj protektatinoj Z.
protektema. Inklina al protektado: afekte protektema sintenado Z.
protektismo. Ekonomika doktrino, kiu favoras la meton de altaj doganaj impostoj sur importaĵojn, por protekti la enlandan industrion, kultivadon aŭ komercon: protektismaj tarifoj.
mediprotektado ☼ Protektado de la medio per leĝoj k aliaj institucioj aŭ agoj de individuoj kontraŭ malbonigo de la medikvalito.