PIV · 8945
kvalit¹o
kvalit1o
1 Ĉiu el la diferencaj manieroj, kiel objekto impresas niajn sensojn k kiuj konsistigas ĝian ecaron, staton, eksteron, karakteron kc: odoro k koloro estas kvalitoj de la korpoj; la vortoj «tia, kia» ĉiam montras la kvaliton.
2 Grado de boneco: unuaranga kvalito Z (de vino); mi esperas, ke vi ŝatos la kvaliton tute rimarkindan de la komercaĵoj; tolo de plej alta kvalito B; karbo de malsupera kvalito; kvalito bona ne bezonas admonon Z; ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito Z.
3 Speciala povo; propra efiko de io: la kvalito de magneto estas, ke ĝi altiras la feron; la spegulo havis la kvaliton, ke ĉion bonan, kio en ĝi speguliĝis, ĝi etigis ĝis plena nenieco Z. ☞ kapablo, propreco.
4 Ĉiu el la moralaj aŭ intelektaj ecoj, kiuj faras, ke persono estas tia, k ne alia: la orgojlo instigas nin malŝati la bonajn kvalitojn, kiuj al ni mankas; posedi ĉiujn kvalitojn de bona oratoro B.
kvalita
1 Rilata al la kvalito, kontraste kun la kvanto: kvalita analizo de kemia substanco.
2 = kvalifika.
altkvalita. Prezentanta altan kvaliton: li havas en K. tre gravan k altkvalitan oficon Z; lin konstante vizitadis altkvalitaj homoj Z; altkvalita servistaro Z. ☞ altklasa, altranga.
medikvalito ☼ Stato de la medio, esprimita per la kvantoj de diversaj substancoj, kiuj povas kaŭzi mediproblemojn.
sonkvalito ☐ ☇ Fideleco de reprodukto de la diversfrekvencaj sonoj en aŭdilo aŭ en laŭtparolilo.