PIV 2026 · Artikolo 8944

kvalifiki

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. kvalifika
  2. kvalifiko
  3. kvalifikiĝ/i
kvalifikitr
1 karakterizi iun aŭ ion atribuante econ: la trompan forprenon la kodo kvalifikas ŝtela kvalifikita instruisto kvalifikita laboristo havantaj specialan kompetentecon
2 LING vorto aŭ vortgrupo esprimi econ de alia vorto: la adverbo kvalifikas la verbon ➞ modifilo.
kvalifika havanta la ecojn necesajn por kvalifiki: LING kvalifika adjektivo ➞ determina.
kvalifiko
1 atribuo de eco al iu laŭ ties kompetenteco, kapabloj ktp.
2 tuto de la kondiĉoj necesaj por partopreni en sporta konkurso.
kvalifikiĝi iĝi kvalifikita: li kvalifikiĝis kiel futbala avanulo