← Reen al K

PIV · 8946

★kvankam

kvankam. Subjunkcio, montranta kaŭzon aŭ motivon, el kiu devus rezulti efiko, kiu tamen ne estiĝas: mi vidas nenion, kvankam ĉio estas luma Z; preĝadi mi ne povas, kvankam forte mi volus preĝi Z; kvankam ŝi estas riĉa, ŝi vestas sin tre simple B. Rim. 1 kvankam povas aperi ekster subprop. a) ĉar esti estas sk-ata: kvankam blinda k maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo perfekte ellernis E-on Z; b) ĉar kvankam estas uzata kiel konj.: plenumi laboron agrablan, kvankam malfacilan Z; aŭ kiel partikulo rilatanta al adj.: la sorto donis al mi rolon, kvankam tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan Z. Rim. 2 La korelativo de kvankam estas tamen; uzi sed en tiu rolo estas eraro. Rim. 3 Inter la koncedaj subjunkcioj kvankam montras simplan konstaton, malgraŭ ke emfazas la kontraŭecon, spite ke aludas intencan kontraŭecon, eĉ se akcentas la neatenditecon de la kontraŭeco. Rim. 4 En la fruaj tempoj de E., Z. uzis kvankam kiel partikulon rilatantan al verbo: se tio ĉi estas trograndigita, tio povas kvankam elvoki ridon de la mallertuloj, sed la kompetentan homon ĝi forte ĉagrenas Z.