← Reen al K

PIV · 8947

★kvant/o

kvant/o
Pli aŭ malpli granda mezuro aŭ nombro de objektoj aŭ personoj: laŭ la kvanto de manĝado de ĉiu, ili kalkulu X; edziĝo laŭ koro, laŭ kvanto da oro Z; kvanto da libera tempo Z; la kvalito estas pli grava, ol la kvanto B; pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto Z.
Grando aŭ nombro.
kvanta Λ Esprimanta kvanton: kvanta adjektivo (ekz.: multaj, pluraj, kelkaj). numeralo.
kvanteco. Eco de tio, kio estas mezurebla aŭ nombrebla. kvalito.
kvanteca. Rilata al kvanteco: kvanteca analizo, kvanteca diferenco.
eldonkvanto. La nombro de la ekzempleroj, kiuj konsistigas unu eldonon.
elektrokvanto Fizika grando, egala al la sumo de elementaj kvantoj elektraj (elektronoj); simb.: Q (pr. ku). kulombo, ŝargo.
morbokvanto, mortokvanto, naskokvanto 📈 Kvantoj de resp. malsanuloj, mortintoj aŭ naskitoj, k speciale la proporcio inter tiuj kvantoj k la totala nombro de loĝantoj en konsiderata teritorio.
movokvanto Produto de maso k rapido.
pluvokvanto. Kvanto de pluvo falinta en difinita areo.
kvantizanto Operatoro en la logiko, kiu al aserto kun libera variablo asocias alian aserton, ligante tiun variablon: ekzista kvantizanto (∃); universala kvantizanto (∀).