PIV 2020 · 10875
★negoc/o
★negoc/o
1 Afero (interŝanĝo, pritraktado, perado), kies celo estas monprofito: la kvitancoj pri la negocoj de la hodiaŭa tago Z; en ĝi sonis eĉ bedaŭro de industriisto, kiu perdas bonan negocon Z; ili faris la interŝanĝon: la negoco estis finita Z; ridante pri ŝia lerteco en negocoj Z; fari bonajn negocojn; kontrakti pri negoco; korporacia negoco (entreprenita de pluraj negocistoj komune). ☞ komerco, intereso, ekspluatado.
2 Komerca entrepreno: unu homo, kiu havis sian propran negocon Z; mi ruinigis mian tutan negocon Z. ☞ firmo.
negoca
1 Rilata al negoco: negocaj aferoj estas severaj Z.
2 Seniluzia, realista, praktika: malkareco en nia negoca tempo ĉiuokaze meritas konsideron Z.
negocisto. Homo, kiu faras negocojn: negocisto pri vinoj, pri spicoj; la sinjoroj grandnegocistoj Z.
grandnegocisto Vd granda.