PIV · 9917
★marĉand/i
★marĉand/i (ntr)
1 Diskuti pri la prezo de io, por aĉeti ĝin pli malkare: oni ne marĉandas ĉe ni, la prezoj estas fiksitaj! B; li aĉetis ĉion, ne marĉandante.
2 Diskuti cele al interkonsento, kompromiso.
marĉando, marĉandado. Ago de tiu, kiu marĉandas: marĉandado aĉeti ne devigas Z; (f) la teksto estis voĉdonita post longegaj marĉandoj (➞ kompromiso).
marĉandaĵo. Io, kion oni aĉetis je favora prezo post marĉando.