PIV · 9916
★marĉ/o
★marĉ/o
1 Akvujo de senflua densa akvo kun malseka, mola fundo, konsistanta plejparte el malkombiniĝintaj vegetaĵoj: rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo Z; el la fonto fariĝis staranta marĉo Z; vezikkovrita marĉo Z. ➞ marĉokoko.
2 (f) Malbona stato, el kiu oni malfacile povas eliri: putri, droni en la marĉo de la nesciado, de l’ mizero; fali en la marĉon de superstiĉoj; antaŭ tiuj estis malfermiĝanta la tombo, antaŭ ĉi tiuj – morala marĉo Z.
marĉa
1 Prezentanta marĉon: ŝanceliĝanta marĉa tero Z.
2 Rilata al marĉo: marĉa febro (malario), vegetaĵaro.
marĉejo. Terspaco, kie abundas marĉoj: sovaĝa marĉejo Z; kelkmejlan spacon okupas tiu marĉejo Z.
marĉeto. Malvasta marĉo: mizeraj vestoj, kiuj aspektis kvazaŭ ili estus lavitaj en marĉeto Z. ☞ flako.
enmarĉiĝi. Profundiĝi en marĉon.
salmarĉo = sallaguno.