← Reen al L

PIV 2020 · 9387

★likvid/i

likvid/i (tr)
(pp konto, ŝuldo) Reguligi, pagante la sumon, kiun montras la definitiva kalkulo.
(pp firmo ks) Realigi la aktivon k la pasivon por pagi la ŝuldojn, tiel metante finon al la koncerna negoco: likvidi entreprenon, komercon.
Finreguligi la templimajn transakciojn en biloborso.
(f) Meti finon al, forigi (ordinare abrupte aŭ perforte): likvidi la carismon, la kontraŭulojn de la reĝimo; (f) likvidi la analfabetismon ĉe la popolo.
likvido, likvidado. Ago de tiu, kiu likvidas: fali en likvidadon (bankroti).
likvidanto, likvidisto. Fidinda specialisto, kiu estas komisiita likvidi societon, negocon ks.