PIV · 16761
vulgar¹a
vulgar1a
1 Ĝenerala, ordinare uzata: la vulgara araba lingvo (kontraste kun la klasika skriba); la vulgara greka lingvo; tio estas ja sufiĉe vulgara antaŭjuĝo; la nomo virgulino estas sufiĉe vulgara k ne tiel bontona, kiel la nomo stampilo Z; vulgare akceptita tradicio.
vulgaraĵo. Esprimo vulgara.
vulgareco. Eco de io vulgara: la vulgareco de tiu nocio ne signifas, ke ĝi estas erara.
vulgarigi. Fari ion vulgara: vulgarigi sciencan malkovron, teorion; vulgariga libro.
vulgarulo. Homo el la popolo, ne distingiĝanta per ia trajto.