PIV 2020 · 2302
bulbil/o
bulbil/o 🍁 (pp semplantoj) Eta ŝoso de planto, ofte nur aksela burĝono, kun sukplenaj folioj, kiu falinte de la planto servas por ties reproduktiĝo: bulbiloj naskiĝas aksele de normalaj folioj (ekz. ĉe fikario) aŭ de bulbfolioj (ekz. ĉe ampeloprazo), sur folioj (ekz. ĉe kardamino) aŭ anstataŭ floroj (ekz. ĉe kelkaj sp-oj de poo k de aliumo). ☞ idbulbo.