PIV 2026 · Artikolo 13396

★restoracio

Litero R★ Fundamenta

★ restoracio ejo, kie oni povas manĝi kaj trinki kontraŭ pago: la loĝejoj okupis tri etaĝojn; malsupre estis drinkejo kaj restoracio B ni mendis tablojn en la loka ĉina restoracio ZKó hotelo kun restoracio memserva restoracio CPi vegetara restoracio ➞ bufedo, kafeterio, kantino, taverno; drinkejo, gastejo, lunĉejo, manĝejo, rapidmanĝejo, restoracivagono.
restoraciestro restoraciisto.
restoraciisto posedanto aŭ administranto de restoracio: li faris signon per la fingro kaj alvokis la restoraciiston Z Sin. restoraciestro.