PIV · 9865
★manĝ/i
★manĝ/i (tr)
1 Maĉi k gluti (solidajn), gluti (likvajn) nutraĵojn: mi manĝis bongustan ovaĵon Z; manĝi panon sen butero Z; la pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos X; ne bone estas manĝi tro multe da mielo X; venu, manĝu de mia pano X; la lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo Z; baldaŭ povis veni la sovaĝaj bestoj k manĝi iliajn korpojn Z; (abs) oni havis sufiĉege por manĝi Z; la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi Z. ☞ dieto, frandi, gustumi, vori.
2 Same fari laŭ difinitaj sociaj moroj: la popolo sidiĝis, por manĝi k trinki X; kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto […] X; ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo Z; se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo […] vi ne havas en vi vivon N; ĉiu manĝas, kiel li aranĝas Z. ☞ gastronomio, menuo, tablo.
3 Nutri sin el kutima, difinita nutraĵo: mi neniam manĝas viandon; ekster tio ĉi ni manĝas verdajn legomojn, fruktojn k berojn, kiujn alportas ĉiufoje la responda jartempo Z; lupo lupon ne manĝas Z; vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas Z.
4 (io) Konsumi, foruzi: rusto manĝas la feron, k zorgo la homon Z.
5 (f) Avide karesi: manĝi iun per la rigardo Z; la bebon ŝi manĝis per kisoj.
manĝo
1 Ago manĝi: kiu pensas pri manĝo, kiu pensas pri dormo? Z; (ss) Ago manĝi nutraĵon pli-malpli arte pretigitan, je difinitaj horoj ĉiutage: matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo; kiaj estas la horoj de la manĝoj?; veni post la manĝo Z; ĝi estas mustardo post la manĝo Z; ✞ la sankta Manĝo (la lasta manĝo de Jesuo kun la disĉiploj, kiun la tradicio rilatigas kun eŭkaristio).
2 Tuto de la nutraĵoj, konsumataj dum manĝo 1: fremda manĝo havas bonan guston Z; ili regalis lin per biero k bona manĝo Z.
3 (evi) = plado 2: ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco Z; unu ovo malbona tutan manĝon difektas Z; kio tie estas? – Supo k rostaĵo. – Kiel, nur du manĝoj? Z; pli bona estas manĝo el verdaĵo X (ol bovaĵoj); el tiuj ĉi simplaj materialoj mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj Z.
manĝado. Agado de tiu, kiu manĝas: dum la manĝado venas apetito Z; oni metis ilin en la kuirpoton, ĉar oni pensis, ke ili servas al manĝado Z.
-manĝado. Sinnutrado per −o: ĉevalmanĝado, fiŝmanĝado, termanĝado.
manĝaĵo. Tio, kio povas esti manĝata: multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj X; la formikoj […] en somero pretigas al si manĝaĵon X; niajn ceterajn manĝaĵojn mi aĉetas tie Z; pleŭronektoj, kiujn eĉ reĝo nomus belega manĝaĵo Z; (f) la popolo fariĝis manĝaĵo por la fajro X; ne timu la popolon de la lando, ĉar nia manĝotaĵo ili estas X. ☞ nutraĵo, kuiraĵo.
★manĝebla. Tia, ke ĝi povas esti manĝata: ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla Z; butiketo kun manĝeblaĵoj Z (manĝmaterialo Z).
manĝegi. Multe k avide manĝi: drinkemulo k manĝegemulo X; (f) ĵaluzo manĝegis lin B.
manĝejo Z. Loko, kie oni manĝas: la manĝejo de la monaĥoj, de la soldatoj; malkara manĝejo; de tiu tempo mi manĝadas en la manĝejo de […] Z. ☞ refektorio, restoracio, manĝoĉambro.
manĝeti. Malmulte aŭ senapetite manĝi.
manĝigi
1 Fari, ke iu manĝu: vi min manĝigos, mi vin trinkigos Z; mi manĝigas mian ĉevalon Z.
2 Fari, ke io estu manĝata: se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon X; mi manĝigos al vi la koton de la strato!.
manĝilo. Tranĉilo, forko, kulero, bastoneto aŭ simila objekto (ekz. asparagotrulo aŭ limaktenilo) por manĝi. ☞ servico.
★manĝilaro. Tuto de la iloj k vazoj, kiujn oni uzas por manĝi: surmeti, formeti la manĝilaron. ☞ kovri.
manĝmeto, manĝometo. Ĉiu el la sinsekvaj partoj de ceremonia manĝo, konsistanta el la diversaj pladoj, kiujn oni samtempe metas sur la tablon k samtempe formetas (supoj, fiŝoj, entreoj, viandoj, desertoj): poste oni donis la samajn manĝmetojn denove de la komenco Z. ☞ servico, surtablo.
almanĝaĵoj. Akcesoraj manĝaĵoj, kiuj akompanas la plej gravan regalaĵon: verdaj, krudaj almanĝaĵoj; fiŝaj, porkaj almanĝaĵoj; almanĝaĵoj de sakeo.
ĉiomanĝanta ♉ Havanta kapablon sin nutri same el karno kiel el vegetaĵoj. Sin. ĉiovora.
ĉirkaŭmanĝi. Manĝi la eksteran parton de io: ili ĉirkaŭmanĝos ĉiujn arbojn X; ĉirkaŭmanĝitaj ostoj Z. ☞ ronĝi.
formanĝi (tr) Tute konsumi per manĝado: formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo Z; kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos Z; la hundoj formanĝos la karnon de Izebel X; (iu popolo) formanĝos vian rikolton, viajn ŝafojn, viajn vinberojn k viajn figojn X; (f) la glavo formanĝas jen tiun, jen alian X; tio formanĝis liajn lastajn fortojn. ☞ vori.
kunmanĝanto. Tiu, kiu partoprenas en komuna manĝo.
malmanĝi (fm ŝerce)
1 Feki
2 Vomi.
postmanĝa. Okazanta post manĝo: postmanĝa stomakdoloro.
submanĝaĵo. Manĝaĵo de malalta nutrovaloro.
tramanĝi. Ĝisfine manĝi: kiel veston tramanĝos ilin tineoj, k kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj X.
abelmanĝulo. Meropo.
abelmanĝulo, ordinara abelmanĝulo. Sp. de meropo (Merops apiaster).
bluvanga abelmanĝulo. Sp. de meropo (Merops superciliosus).
hommanĝulo
1 Kanibalo.
2 Tigro, leono, kiuj lernis ataki la homojn.
krakmanĝejo. Simpla restoracio, kie oni manĝas stare k rapide.
ladmanĝo 🍴 Konservita manĝaĵo, enfermita en ladskatolo.
★matenmanĝi, ★vespermanĝi (ntr) Manĝi je tiuj tempoj de la tago;
★tagmanĝi (ntr) Manĝi ĉirkaŭ tagmezo.
rapidmanĝaĵo. Manĝaĵo aĉetebla en rapidmanĝejo.
rapidmanĝejo. Simpla restoracio, kie oni manĝas rapide, eventuale starante: aŭtorapidmanĝejo (rapidmanĝejo, kie oni povas manĝi en sia aŭto). ☞ kafeterio, lunĉejo.
satmanĝi. Manĝi ĝissate.
temanĝo. Malpeza manĝo dum la posttagmezo, kutime konsistanta el teo, kukoj, keksoj aŭ sandviĉoj.
ungomanĝema. Havanta la miskutimon ĉirkaŭmanĝi siajn ungojn.