PIV 2020 · 10148
★mend/i
★mend/i (tr) Postuli, ke iu faru ian poste pagotan servon aŭ liveru ian poste pagotan komercaĵon: mendi veston al tajloro; mendi karbon, meblojn; mendi ĉambron en hotelo: mendi kotleton en restoracio B; vi jam de longe kurus mendi por li uniformeton Z; mendi sidlokojn en aviadilo, en teatro; mendu atendu Z (senfine atendu); la 4 mendintoj pagis Z; grandan dankon pro la menditaj 50 ekzempleroj Z.
mendo. Ago de tiu, kiu mendas: ĉu venis nenia mendo?, la mendojn mi plenumis Z; la mendoj ne kovras eĉ la koston de la anoncoj Z; fari mendon de unu loĝio. ➞ mendolibro.
mendadi. Regule, laŭbezone mendi, precipe pp homgrupo, societo, publiko.
mendado £ Tuto de la mendoj pri varoj aŭ servoj, kiujn la konsumantoj kapablas akiri en difinita tempo k je difinita prezo. ☞ postulado, ofertado.
mendilo. Surskribota folio por mendi.
antaŭmendi. Mendi (libron, albumon ks) antaŭ la eldono: la antaŭmendantoj ĝuos rabaton de unu triono.
malmendi. Nuligi mendon.