PIV 2026 · Artikolo 18936
salafo
salafo ISLA iu el la fruaj gvidantoj de islamo, kutime de ĝiaj tri komencaj generacioj.
salafismo konservativa islama reform-movado, kiu konsideras validaj nur la tradiciojn de la salafoj, abolante kaj en vivo kaj en juro diversgrade aferojn fremdajn al tiu periodo kaj ĝiaj ĉefaj fontoj la Korano kaj la sunao: tiu salafismo, karakterizata de netolerema rigorismo kaj de dogmema radikalismo, altiras grandnombre la disreviĝintojn de politika islamo MD ➞ ĝihadismo, islamismo.
salafisto ano de salafismo.