PIV 2026 · Artikolo 18352

ĝihado

Litero Ĝ

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. ĝihadi
  2. ĝihadism/a
  3. ĝihadism/o
  4. ĝihadist/o
ĝihado ISLA lukto aŭ fortostreĉo celanta venkon de Islamo.
ĝihadi lukti kontraŭ nekredantoj je Islamo: nepras memori, ke nur eteta elcentaĵo da samkredanoj atencas, murdas, ĝihadas PGu
ĝihadisma rilata al ĝihadismo: akuzi la tutan islaman mondon pri ĝihadisma ideologio estas insulto al islamo BMo
ĝihadismo islamisma movado, kiu aktivas por armita ĝihado: ĝihadismo havas siajn radikojn en la seniluziiĝo kaŭzata de la unua mondmilito MD ➞ salafismo.
ĝihadisto ano de ĝihadismo: batalis kristanoj kaj islamaj ĝihadistoj PHO/PGu