← Reen al O

PIV · 11407

★orden/o

orden/o
Societo el kavaliroj, pli poste el religiuloj, monaĥoj, kies membroj faras ĵurpromeson vivi laŭ difinitaj reguloj: la ordeno de la Templanoj, de la Teŭtonaj Kavaliroj, de la Benediktanoj, de la Franciskanoj. kongregacio, klostro.
Societo, al kiu, en iuj regnoj, la membroj de kelkaj liberalaj profesioj devas laŭleĝe aliĝi, por elekti estraron kiu zorgas pri la disciplino k la observo de la profesiaj reguloj: la ordeno de la medicinistoj, de la arkitektoj, de la advokatoj. korporacio, sindikato.
Honora societo, starigita ordinare de suvereno, en kiun estas allasataj distingiĝantaj personoj, por rekompenco de ilia merito: la ordeno de la Nigra Aglo, de la Ĝartero, de Kristo, de Lenino.
Insigno portata de la membroj de tiaj societoj honorigaj: per sabro, plumĉap’ k orden’ mi ornamiĝus! Z; oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en la butontruon Z; la francan ordenon de «Honora Legio» mi efektive ricevis Z; ordenrubando, ordenstelo. dekoracio.
ordeni (tr) Honori iun per ordeno 4.
almozordenoj La ordenoj, fonditaj aŭ reorganizitaj en la 13a jc, k votintaj vivteni sin nur el almozoj. dominikano, franciskano.
Tria ordeno Societo de homoj, vivantaj grandparte laŭ orden-regularo, sed ekster la monaĥejoj.