PIV 2020 · 11406
★ord/o
★ord/o.
I - Regula interaranĝo, k pli precize:
1 Maniero, en kiu la objektoj sekvas unu la alian: mi ĉiam decidas laŭ la alfabeta ordo Z; ĉio dependas de tio, en kiu ordo ili stariĝas Z; la ordo de la procesio; mi rakontos ĉion laŭ ordo Z; la kronologia ordo B; inversigi la naturan ordon de la aferoj; ni esploru tiujn demandojn laŭ ordo; prenu ilin en la ordo; ⚔ marŝo, atako en densa, en disa ordo; (ironie) en bona ordo tra la pordo! Z (foriru!). ☞ vico.
2 Regula, oportuna dismeto de objektoj en ilia ĝusta loko: pli rapide faru rondon k observu pli da ordo! Z; remeti ordon en vian veston; io ne estas en ordo; ĉio en la ĉambro estis en perfekta ordo; amo de la ordo; (f) liaj ideoj estas interesaj, sed elmetitaj tute sen ordo; la stilo estas nur la ordo k la movo, kiun oni metas en la pensojn; havi sian konsciencon en ordo. ☞ dispono. ➞ aranĝi, ordofari, ordometi.
3 Regula maniero, laŭ kiu la aferoj devas normale okazi en la natura, la socia, la morala mondo: sekvi la ordon de la naturo; ĉiam en ĉiu afero devas esti ordo, oni devas havi ion, per kio oni sin gvidas Z; se ne ŝanĝus ordono alta la kutiman ordon Z (de religia entombigo); li ne indulgas, se io estas ne en ordo Z; ordo bezonas ordonon Z (nenia ordo sen estro); se edzino ordonas, domo ordon ne konas Z; ordo estas beno por ĉiu entrepreno Z; se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo Z; kie regas konkordo, regas ordo Z; ŝanĝi la malnovan ordon de la aferoj; perturbi la socian ordon; trudi ordon per teroro; meti ordon en la kontoj. ☞ harmonio, leĝo, normo.
4 Reguloj de sintenado k procedo, akceptitaj de parlamento aŭ de publika kunveno k aplikataj de ĝia prezidanto: revoki iun al la ordo; levi demandon pri ordo (interrompi debaton, demandante, ĉu io ĵus farita aŭ dirita estas laŭ aŭ kontraŭ la ordo); ni tie ĉi kuraĝe povus jam meti punkton k transiri al la taga ordo Z (tagordo).
5 ∆ Rilato en aro, kiu estas refleksiva, malsimetria k transitiva, t.e. kiu havas ecojn similajn al la ordo de la reelaj nombroj, notita ⩽: ordo estas totala, se por ajnaj elementoj a k b validas a ⩽ b aŭ b ⩽ a. Sin. orda rilato.
II - Elemento de klasifiko, k pli precize:
6 Σ Aparta k homogena aro de personoj, konsistiganta unu el la dividoj de la socio: la ordo de la senatanoj, la kavalira ordo (ĉe la Romanoj); la Tria ordo (la neklerikoj k nenobeloj, en la antaŭrevolucia Francio); (analoge) la naŭ ordoj de la anĝeloj. ☞ klaso, rango.
7 ⚥ Sistematika unuo (ordo) ampleksanta parencajn familiojn, kun rango malsupera al klaso, supera al familio, montrata en botaniko per la suf. al.
8 🏠 Ĉiu el la tradiciaj kombinoj de la diversaj partoj de konstruaĵo laŭ difinitaj proporcioj: la tri helenaj ordoj (dorika, ionika, korintika); la du romanaj ordoj (toskana, kompozita).
9 ∆ (pp derivaĵo) Nombro, kiu indikas, kiomfoje oni derivu la funkcion: diferenciala ekvacio de dua ordo.
10 ∆ (pp grupo) La nombro de elementoj en la grupo.
orda. Aranĝita, dismetita laŭ ordo.
orde. En ordo: la knabino orde aranĝis kelke da infanaj vestoj Z; mi ĉiam agas orde, kun pripenso Z; esprimi sin klare k orde.
ordi (tr)
1 (ark.) Meti ordon (en ion): li devis ordi, helpi, labori Z; neniu ordis la longan ruĝan meĉbrulaĵon Z; la malnova kastelo estis ordita k farbita Z; la ideoj estas orditaj laŭ specoj Z.
2 ∆ Provizi aron per ordo 5: ordita triopo; ordita vektora spaco.
ordema Z. Kutimanta aranĝi aferojn laŭ ordo: li estas ordema ĝis pedanteco.
ordemo. Amo de, alkutimiĝo al la ordo.
ordigi
1 Fari ion orda: mi venis, por ripari k ordigi tion k alian Z; kiu rompis la glason, ordigu la kason Z; ni devos interrompi la eldonadon, ĝis ni tute ordigos la aferon Z; aranĝite, ordigite! Z.
ordigo. Ago de iu, kiu ordigas: ŝi komencis klopodi pri la ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj Z; la ordigo de niaj financoj.
ordamo B. Ordemo.
ordofari. Ordigi: la liton ŝi ordofaris per du kusenoj k lana kovrilo Z.
eksterorda. Ne troviĝanta orde sur sia loko.
kunordi. Kunordigi 2: kunordita propozicio.
kunordigi
1 Aranĝi laŭ difinitaj rilatoj diversajn partojn, por formi harmonian tuton: kunordigi la partojn de sistemo.
2 Λ Kunligi du samfunkciajn prop-ojn, por ilin ligi aŭ kontrastigi: la konjunkcioj (kaj, sed, ĉar…) servas por kunordigi propoziciojn.
kunordigilo Λ Ĉiu el la morfemoj, servantaj por kunordigi (konj-oj k similfunkciaj adv-oj, kiel «nome», «cetere»…).
laŭorde. Laŭ la deca ordo.
malordo. Manko de ordo: malordo venas nur tiam, se batalas du egalaj partioj Z; tiuj, kiuj trovas plezuron en la malordo de la malboneco X.
malordema. Kutima lasi la aferojn sen ordo.
malordigi. Neniigi ordon: vi ruliĝadis (sur la lito), ĝi tuta estas malordigita Z.
malordiĝi. Iĝi malorda: la vesto malordiĝis Z.
reordigi. Aranĝi denove laŭ la antaŭa ordo: (re)ordigi liton; la diplomatoj penas reordigi la rilatojn inter la popoloj Z; reordigi la salajrojn.
senorda. Prezentanta nenian ordon: senorda amaso da rubaĵoj; senorda mansardo; la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas X.
subordo ⚥ Sistematika unuo (subordo), ampleksanta tre parencajn familiojn de la sama ordo, montrata en botaniko per la suf. ine.
subordi. Subordigi 2: subordita propozicio.
subordigi
1 Meti iun aŭ ion sub ies aŭtoritato: la tribunaloj estas subordigitaj unuj al aliaj; ĉiu aŭtoritato, suverena aŭ subordigita.
2 Λ Kunligi du prop-ojn, el kiuj unu dependas de la alia: la subjunkcioj ke, kiam, se kc servas por subordigi la propoziciojn.
subordigilo Λ Ĉiu el la vortoj, servantaj por subordigi (t.e. rilativoj k subjunkcioj).
superordo ⚥ Grupo de la pli parencaj ordoj en unu klaso.
bonorda
1 (io) Gvidata, regata, farata laŭ la reguloj: ĉi tiuj aferoj ne tiamaniere estas farataj en bonorda regno Z; alkonduki la pretigadon de venenoj al la rango de bonorda scienco Z; ili dancis […], formis bonordajn ĉenojn Z; oni eĉ ne ricevas bonordan viandan supon! Z.
2 (iu) Kondutanta laŭ la decreguloj, observanta la socian ordon: laŭ la aspekto li estis eĉ tute bonorda homo Z; virino bonorda estas muta k surda Z.
bonorde
1 Laŭregule, zorge: mi ĉiun bonorde ekzamenatan k leĝe voĉdonitan decidon ĉiam akceptos Z; ĉifonaĵoj, la delikataj aparte k la maldelikataj aparte, bonorde Z.
2 Konforma al la decreguloj en la socio: persono tre bonorde vestita Z; ili observis, ke oni kondutu bonorde Z.
rangordo. La oficiale difinita ordo inter la diversaj rangoj de ŝtatoficistoj.
tagordo
1 Listo de la demandoj, pritraktotaj en iu kunveno: meti (enskribi) ion en (sur) la tagordon; super la okazintaj faktoj ni povus silente transiri al la tagordo Z.
2 Instrukcioj por la hodiaŭa tago sciigataj al soldatoj.
vortordo Λ Maniero, kiel la vortoj devas aŭ povas sekvi unu la aliajn en la frazo: libera, ligita vortordo; la slavaj lingvoj havas vortordon pli simplan k sekve pli proksiman al la vortordo en E. Z.