PIV 2026 · Artikolo 1586

★baleno

Litero B★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. Baleno
  2. balened/o
  3. balenid/o
  4. balenist/o
  5. blu/a baleno
  6. gronland/a baleno
  7. ĝib/dors/a baleno
  8. ver/a baleno
★ baleno
1 KOMU granda akva mamulo; cetaco, kiu ne estas delfeno aŭ foceno: tio ĉi estas aŭ baleno naĝanta super ŝi, aŭ eĉ ŝipo kun multaj homoj Z la libreto pri balenoj, delfenoj kaj aliaj cetacoj abunde kaj precize informas pri la vivado kaj ecoj de tiuj maraj mamuloj JCa
Baleno ASTR ekvatora konstelacio. Cetus
balenedomamulo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas baleno. membro de la familio Balaenidae (balenedoj)
balenido ido de baleno.
balenisto ano de balenŝipo.
blua baleno baleno de la plej granda specio. specio Balaenoptera musculus
gronlanda baleno baleno malhelblua ĝis nigra, kun grandega kapo, kiu manĝas planktonon, kaj vivas nur en la Arkta Oceano. specio Balaena mysticetus
ĝibdorsa baleno baleno kun longaj pektoralaj naĝiloj kaj tubera kapo. specio Megaptera novaeangliae
vera baleno granda baleno malhele griza aŭ nigra, kun blankaj malglataĵoj sur la kapo pro parazitoj. genro Eubalaena