← Reen al C

PIV 2020 · 2474

cetac/oj

cetac/oj Ordo (Cetacea) de mamuloj, vivantaj en maro aŭ en riveroj, kun fiŝoforma korpo, antaŭaj membroj ŝanĝiĝintaj al naĝiloj, malantaŭaj membroj malestaj k granda vosta horizontala naĝilo; ampleksas la balenojn 1.
bartocetacoj. Subordo (Mystacoceti) de cetacoj kun bartoj anst. dentoj (balenoj 2 k balenopteroj).
dentcetacoj. Subordo (Odontoceti) de cetacoj kun pli-malpli multaj dentoj en la buŝo.