PIV 2020 · 2475
★ceter/a
★ceter/a. Restanta, ankoraŭ ne menciita: la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, forkondukis Nebuzaradom X; la silaboj akcentitaj ofte restadis senŝanĝaj, dum la tuta cetera parto de l’ vorto ŝanĝiĝadis Z; ĉemizojn, kolumojn, manumojn k ceterajn similajn objektojn […] Z; la ceteraj lingvoj havas akcenton malregulan Z; k ceteraj (aferoj; mll: kc); liaj ceteraj filoj estas ankoraŭ tro junaj; la ceterajn el la popolo li foririgis X; unuj jesas, aliaj neas, la ceteraj silentas.
cetere. Krom tio, aliflanke: cetere, se la vorto estas permesata, ĝi kompreneble ne estas deviga Z; cetere, eĉ krom tiuj motivoj, ĉu vi trovas konvena, ke […] Z; tion ni eksciis el la gazeto, kiu cetere ne estas plene fidinda Z.
cetero. Ĉio restanta: faru vian aferon, Dio zorgos ceteron Z.