PIV · 6661
interpret¹i
interpret1i (tr) Atribui difinitan sencon al io, k sekve
1 Traduki parole al fremdulo ion el lingvo de li nekomprenata: la kunveno daŭris kvin horojn, sed la diskutado daŭris efektive nur unu horon, ĉar estis necese interpreti ĉiun paroladon.
2 Klarigi ion dubsencan k malfacile kompreneblan: interpreti tekston, leĝon, sonĝon; tion ni interpretas kiel minacon. ☞ klarigi, komentarii, signifi.
3 Elmeti la internan sencon, intencon de artisto per ĝusta prezentado, ludado ks: li mirinde interpretas Ŝopenon; brila interpretintino de Ifigenio.
interpreto
1 Vortoj, per kiuj oni interpretas: tio estas duba interpreto de tiu frazo en la Biblio.
2 La maniero, en kiu io estas komprenata: komenciĝis stranga interpreto de demokratio. ☞ ekzegezo, gloso, komento.
interpretado
1 Voĉa k tuja transdonado en alian lingvon de parola aŭ skriba teksto: interpretado flustra (se oni flustras la tradukon en la orelon samtempe dum la parolado); sinsekva interpretado (okazanta tuj post la eldiro de la originalaĵo); samtempa interpretado (pere de teknikaj instalaĵoj, aŭskultiloj ktp).
2 Signifklarigado.
3 Transdonado de la intima senco: fidela interpretado de sonato; brila interpretado de la ĉefaktoroj.
interpretilo 💻 Programo, kiu plenumas alian programon, interpretante ĝiajn instrukciojn laŭvice. ☞ tradukilo.
interpretisto
1 Homo, kies profesio estas interpreti al alilingvuloj: la interparolado estis afabla, tiom almenaŭ kiel ĝi povas esti, kiam oni interparolas per interpretistoj; la interpretisto de la konsulejo, de la ĉefministro.
2 Aktoro, kantisto k.a., kiu donas interpretadon de arta peco.
misinterpreti. Erare, konfuze interpreti: pro la stumpigo de la Ems-depeŝo, la franca registaro misinterpretis la sintenon de la Prusuja reĝo.
sonĝinterpretado. Arto klarigi ies sonĝojn.