← Reen al K

PIV · 7839

★klar/a

klar/a
Tia, ke oni povas distinge vidi tra ĝi; pura, malkonfuza: la piramidoj estis distingeblaj en la klara aero Z; vitroj tiel klaraj, ke oni povus pensi, ke tie tute ne troviĝas vitroj Z; la klara Rejno Z; la klara suno (sunlumo) de Dio Z; el klara ĉielo tondro ekbatis Z; (f) tiuj klaraj okuloj, tiuj marbluaj akvospeguloj Z. diafana, hela 1, kristala, neta, preciza.
(pp sono) Ne obtuza, malraŭka; distingeble sonanta en la orelo: klara voĉo. hela 3.
(f) Facile komprenebla, distingebla por la menso: la vortoj fariĝas al la infano pli k pli klaraj Z; pri kies malfacileco oni ne havas ankoraŭ klaran ideon Z; la ne tute klaraj instinktoj de la virinoj riĉaj Z; klara rifuzo Z; sen ĝi (la akuzativo) la senco ofte ne estus klara Z; ambaŭ frazoj estas tute klaraj Z; klara stilo; (analoge) vi havos tian klaran kapon, ke vi ĉion vidos antaŭ vi Z.
Λ (pp vokalo) Palatala, akustike akuta.
Ne kripta: telegramo en klara teksto; E. estas agnoskita kiel klara lingvo en telegrafio ekde 1925.
klare. Distingeble
por la okulo: steloj, kiuj brilis pli klare k pli pure Z; branĉoj klare speguliĝis en la kvieta akvo Z;
por la orelo: klare akcenti la vortojn Z;
por la menso: ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa Z; des pli klare fariĝis al li, ke […] Z; se tiu aŭ alia frazo en verko de antaŭ longe mortinta klasikulo estas ne klare komprenebla Z; la arbo sentis tute klare, ke estas festa tempo Z.
klareco
Pura travidebleco: leviĝi al la eterna klareco Z (ĉielo).
Facila komprenebleco: la komencantoj tre multe uzas «je» k per tio suferigas la klarecon Z.
(f) Ĝusta komprenado: konservu klarecon de la kapo X; estis tago tre grava, kvankam pri ĝia graveco ŝi eble mem ne havis plenan klarecon Z; nun mi atingas la veran klarecon pri mia [naturo] Z.
klarigi
Fari ion fizikan klara: klarigi fluidaĵon B, feĉan vinon; forta vento klarigis la ĉielon; tusi, por klarigi al si la voĉon.
Fari ion klare komprenebla: se mi volus ĉiujn eblajn nuancojn klarigi teorie, mi nur malklarigus la aferon Z; antaŭparolo, en kiu mi klarigis la kaŭzojn de mia rapidado Z; responde mi klarigus la signifon k la celon de […] Z; sekreto, kiu ĝis nun ne estas klarigita Z; klarigante, li ekparolis al mi X.
Ekspliki: klarigi problemon, malfacilan tekston; nuntempe oni klarigas tiaspecajn aerajn fenomenojn per norda lumo Z. komentarii, komprenigi, malvolvi.
klariga. Tia, ke ĝi klarigas: ĝi ĵetos sur vian vojon lumon tre helan, tre klarigan Z; klariga letero pri la cirkulero Z.
klarigo. Tio, kio helpas kompreni: alporti klarigon de tiu ĉi enigmo Z; nenio prezentis al mi klarigon pri lia situacio Z; doni al iu klarigon pri sia konduto.
klarigisto. Interpretisto.
klariĝi. Iĝi klara: la ĉielo klariĝis; nun jam klariĝis la eraro, kiun la Dioj metis ĉirkaŭ mian kapon Z; sed ĉi tiun fojon la aferoj klariĝos k via senhonteco estos plene elmontrita Z.
malklara. Konfuza, nedistingebla:
por la okulo: en akvo malklara oni fiŝkaptas facile Z; malklara fonto X; malklara solvaĵo; (analoge) malklaraj okuloj X (pro ebrieco);
por la orelo: malklara murmuro de la popolamaso;
por la menso: leteroj kun malklaraj adresoj Z; malklara ideo Z, rifuzo Z. enigma, nebula, nuba.
Λ (pp vokalo) Velara, akustike malakuta (kiel u).
malklare. En malklara maniero: la lampoj brulis malklare Z; malklare aŭdi voĉojn; li sin esprimas ĉiam tiel malklare!.
malklaraĵo. Io malklara: malklaraĵo ŝvebanta en solvaĵo; la senco de «ig» en verboj prezentas nenian malklaraĵon Z.
malklareco. Eco de io malklara: la malklareco de poemo estas kelkafoje intencita.
malklarigi. Fari malklara: malklarigi rivereton; malklarigi ies prudenton B; movmalklarigi la akvon X.
neklara. Ne tute klara: la sufikso fariĝas neklara nur tiam, kiam […] Z; ŝi estis frapita per la esprimiĝo de tio, kio ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj Z; multo da sonoj aliaj, neklaraj Z; la infano ĵetiĝadis kun senĉesa tusado k neklaraj plendoj Z.
neklaraĵo. Io neklara: neklaraĵoj k stilaj konfuzaĵoj Z.
neklareco. Eco de io neklara: laŭ mia opinio la neklareco (en tiuj esprimoj) tute ne ekzistas Z.
neklarigebla. Tia, ke oni ne povas ĝin klarigi: tia estas la neklarigebla leĝo de la sorto Z; neklarigebla enigmo.
lunklaro. Lumo ĵetita de luno.
signoklarigisto X. Aŭguristo.
signifklarigi X. Interpreti.
stelklara. Prilumita de steloj: la ĉielo estis stelklara Z.