← Reen al H

PIV 2020 · 5771

★hel/a

hel/a
Donanta aŭ ricevanta fortan vivan lumon: en hela luma tago Z; hela fajro B, ĉielo, ĉambro, vetero; en la tago ni vidas la helan sunon Z; la domo forbrulis en helaj flamoj Z; buklaro la hela Z (blonda); jam fluegas la hela sango Z; sur la hela fono lumigata de la lampo aperis […] B; la steloj hele lumis Z; hele stelluma printempa nokto Z. brila, klara 1, luma, serena.
(pp farboj) Enhavanta multe da blanko: hela ruĝo (skarlato); hela bluo de la ĉielo; hele flava; atlaso helkolore brodita Z. pala.
Vigle, akute sonora: la laŭta, hela voĉo de la koko Z; Dio donu, ke via voĉo ne estu perdinta sian helan sonoron! Z; la vizaĝoj k voĉoj fariĝadis helaj Z (pro gaja humoro); hele sonantaj trumpetoj. akra, klara 2.
helo 🔭 Intenso de la luma energio de stelo aŭ alia astro: ŝajna helo (tia, kia ĝi aperas al Tera observanto); absoluta helo (la tuta energio, elradiata de stelo aŭ alia astro). magnitudo.
heleco. Eco de io hela: ni havas helecon nokte, kiam brilas luno Z.
heligi. Fari ion hela: brila lumo heligis la ĉambron; (f) mirinda lumo heligis la plej internajn korfaldojn; heligi fotografaĵon per bano.
heligo 📷 Procedo por malpliigi la kontrastojn de negativo.
heliĝi. Iĝi hela: heliĝas la vetero; lia zorgoplena vizaĝo heliĝis je ŝia vido.
disheligi. Skui tiel, ke la flamoj heliĝas: disheligu la fajron! Z.
malhela
Malforte lumanta: malhela nokto, vetero, arbaro, karcero; la malhela kurteno forŝiriĝis de antaŭ la ĉielo Z; malhele fluadis la rivero.
Enhavanta malmulte da blanko, intense kolora: malhela ruĝo (karmezino); malhela verdo de l’ furioza maro; malhele blua robo.
malheligi. Fari ion malhela: la eklipso malheligis la tutan ĉielon; iom malheligita flavo; la fatala sciigo malheligis la ĝojan feston.