PIV · 9712
magnitud/o
magnitud/o. Nombro (difinita laŭ logaritma skalo) karakteriza de:
1 🔭 la helo de astro aŭ de aliaj ĉielobjektoj: magnitudo de ĉielkorpo estas ju pli malgranda, des pli la korpo hela; absoluta, ŝajna magnitudo;
2 ⊕ la energio de seismo je ties fokuso: magnitudo de seismo estas ju pli granda, des pli la seismo forta.