PIV 2026 · Artikolo 9713
magnolio
magnolio BOTA daŭra- aŭ fal-folia arbo aŭ trunkarbusto, kun grandaj integraj, ofte ledecaj folioj, kun grandaj, unuopaj, blankaj, rozaj aŭ purpuraj, ofte odoraj floroj produktantaj konusajn fruktojn kiuj malfermiĝas por malkovri semojn; el sudorienta Azio kaj norda kaj tropika Ameriko; multaj specioj estas orname kultivataj, kelkaj kun ŝelo medicine uzata. genro Magnolia ➞ magnoliaco, tuliparbo.
magnoliaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas magnolio. membro de la familio Magnoliaceae (magnoliacoj)