← Reen al P

PIV 2020 · 11588

★pal/a

pal/a
(pp vizaĝo) Perdinta sian naturan ruĝetan koloron, blanketa: vi ja estas pala kiel la morto! Z; li fariĝis pala kiel kreto Z; kadavre pala Z; pala pro timo, de kolero.
Senbrile blanketa: ni vidas la palan lunon Z; sur la pala ĉielo la steloj briletis B; pala vintra suno.
(f) Senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova: palaj oficialaj paroloj Z; palaj jaroj; doni nur palan bildon de io. hela.
paleco. Eco de iu, io pala: (f) al la koloro hela de decido aliĝas la paleco de l’ pensado Z.
paligi. Fari iun pala: viroj, kies sola nomo la tiranojn paligas Z; (f) tiu festo paligis ĉiujn antaŭajn Z. blankigi.
paliĝi. Iĝi pala: ankoraŭ ne paliĝus la cikatro Z; li paliĝis de la ekscitiĝo Z; la paliĝado de l’ lumanta vermo anoncas la aperon de l’ mateno Z; (f) lia famo paliĝis; tiu unua impreso kun la tempo paliĝadis.