PIV 2026 · Artikolo 11598
palatalo
palatalo LING konsonanto, ĉe kies prononco la dorso de la lango proksimiĝas al la osta palato (en Esperanto: j). Sin. palatsono.
palataligi prononci konsonanton palatale.
alveolpalatalo forte palataligita postalveolaro, kiel en multaj orient-aziaj kaj slavaj lingvoj.