PIV 2026 · Artikolo 592
alveolaro
alveolaro LINGkonsonanto, ĉe kies prononco la langopinto proksimiĝas al la supraj dentaj alveoloj. Sin. dentalveol-sono.
palatalalveolaro iomete palataligita postalveolaro, ordinare frikativo aŭ afrikato kun ŝuŝa sono (en Esperanto: ŝ, ĵ, ĉ, ĝ).Sin. gingivalo, palatalveolsono.
postalveolaro konsonanto, ĉe kies prononco la langopinto situas pli malantaŭe ol ĉe alveolaro, sed ne tiel malantaŭe kiel ĉe palatalo.➞ alveolpalatalo, palatalalveolaro, retroflekso.