PIV 2020 · 11597
★palat/o
★palat/o ❤ (palatum) La supra parto de la buŝinterno; ĝi estas volboforma k konsistas el la osta palato (palatum osseum), formita de la du palatostoj, k el la palata velo: mia lango algluiĝis al mia palato X; ni baldaŭ kontentigos vian tikladon de la palato Z (manĝodeziron); ĉe stomako malsata ne kapricas palato Z.
palata. Rilata al la palato: la palata velo (aŭ; mola palato); palata konsonanto (palatalo).
palatito ⚕ Buŝinflamo, limigita al la palato.
palatosto ❤ Unu el la paraj ostoj (os palatinum) formantaj ĉefe la palatan volbon.