← Reen al K

PIV 2020 · 7838

★klap/o

klap/o
Peco el ĉia ajn materialo, artikigita ĝenerale en unu el siaj finoj k libere svingebla en la dua: klapo de tablo (levebla por grandigi la surfacon de la tablo), de ĉapo (mallevebla por kovri la orelojn), de maniko; klapfenestro, klapseĝo.
🍁 Ĉiu el du klapoformaj partoj de ĵus dehiskinta antero de iaj stamenoj. valvo, operkulo.
𝅘𝅥𝅰 Ĉiu el la moveblaj pecoj, per kiu oni malfermas aŭ fermas la truojn de iuj blovinstrumentoj: en iuj blovinstrumentoj, ekz. klarneto, la klapoj estas manovrataj per klavoj; (f) vi volas ludi sur mi, vi pensas, ke vi konas miajn klapojn Z.
= klapvalvo: (f) mankas klapo en lia kapo Z (li estas malsaĝa).
klapego. Movebla parto de pordo, pordoflugilo.
klapforma. Havanta la formon de klapo: la klapforma epigloto.
duklapa. Prezentanta du klapojn: duklapa molusko; duklapa fenestro.
kromklapo, postklapo Ĉarnirfiksita malantaŭa parto de alo aŭ vosto de aviadilo, uzata por reguligi la flugadon.
unuklapa. Prezentanta nur unu klapon: unuklapa konko.
falklapo Metala plateto, aranĝita ĉe telefona centralo aŭ stacio, kiu falas malsupren, kiam voksignalo ekscitas la apartenantan elektromagneton.
fenestroklapo. Tiu parto de la fenestro, kiu turniĝas ĉirkaŭ la ĉarniroj.
korklapoj (evi) = korvalvoj.
poŝklapo. Ŝtofpeco klapforma, kovranta la aperturon de poŝo.
savoklapo. Klapo, kiu en kaldronego de vapormaŝino malfermiĝas per si mem sub forta premo, por ellasi parton de la vaporo k tiel malhelpi eksplodon de la kaldronego: (f) la vulkanoj estas la savoklapoj de Tero.
tabloklapo. Parto de la tablosupraĵo, povanta klape malleviĝi aŭ leviĝi.