← Reen al K

PIV · 8184

★kompren/i

kompren/i (tr)
Havi ĝustan ideon pri la signifo de vorto, parolo ks: kompreni neologismon, tekston, sentencon X; ŝi komprenis la lingvon de la birdoj Z; kompreni france B, dane Z; la diferencon inter la […] vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemploj Z; sub «vojo» ŝi komprenas ja la riveron Z; parolante pri reformoj, ni ĉiam komprenas sub tio ĉi nur reformojn privatajn Z; kion vi komprenas sub tio ĉi? Z; saĝa kapo duonvorton komprenas Z; batita komprenas aludon Z; (analoge) en la komenco mi ne bone lin komprenis Z; milionoj da homoj sin komprenas reciproke nur per unu sama skribado Z; (abs) ĉu vi komprenas?. kapti la sencon.
Fari al si ĝustan ideon pri la naturo, valoro, celo de io: malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon Z; kompreni sian devon, la gravecon de sia kulpo; kompreni la proksimecon de la danĝero; kompreni veremon k juston X; li komprenas predikon kiel bovo muzikon Z; ĉu mi devas kompreni, ke vi rifuzas?; li lasis al mi kompreni, ke se mi malobeos, li min fordungos; ni komprenas (toleras) neniajn ŝercojn en aferoj, kiuj koncernas honoron Z; la morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas Z.
Fari al si ĝustan ideon pri ies motivoj, karaktero, intencoj: sata malsatan ne povas kompreni Z; ŝi komprenas la infanojn; mi ne komprenas lian maltrankvilecon; komprenante unu la alian, la popoloj faros […] unu grandan rondon familian Z; (atentige aŭ minace) nu, komprenu min bone! se vi iam rekomencos….
Havi la necesan scion por taŭge fari ion: mi ne multe komprenas en muziko Z; ŝuisto pli bone komprenas la ŝufaradon, ol la plej sciencoplena ĥemiisto Z; simpla metiisto, kiu komprenis vivi kun malgrandaj elspezoj Z; publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn pantomimojn Z; lerta ĵurnalisto komprenas prepari artikolon plenan je intereso por la legantoj Z; ŝia edzo ja ankaŭ sen ŝia helpo komprenas paroli Z.
kompreno. Ago de tiu, kiu komprenas k ties rezulto: per kompreno piuloj saviĝas X; vera kompreno de tiu ĉi objekto povas esti atingita Z; ili faris al si idolojn laŭ sia kompreno X; mi ne scias, kian komprenon vi havas pri la libereco Z; ne havi eĉ la plej malgrandan komprenon pri io Z.
komprenado
Kapablo kompreni: simila al Dio per sia komprenado Z.
= kompreno: erara komprenado de mia rilato al la reformoj Z.
komprenaĵo. Nocio, ideo: en via cerbo aperas ia komprenaĵo, sed vi ne havas la eblon esprimi ĝin per buŝa vorto Z; la apudaj komprenaĵoj de komuna ideo Z.
komprenebla. Tia, ke oni povas ĝin kompreni: por ĉiu plej kompreneblaj reguloj Z; arto fari sin komprenebla per skribaj signoj Z.
kompreneble
En komprenebla maniero: kvankam alilingvulo, li tamen ĉiam kompreneble parolis.
En logika, sinsekva maniero: tio kompreneble estas la plej grava Z; kvankam ĝi povas kompreneble veni al ni de ia flanko tute ne atendita Z; kia demando! kompreneble, ke mi lin amas Z.
komprenebleco. Eco de io, iu komprenebla: la bonega komprenebleco de E. Z; li esprimis sin kun perfekta komprenebleco.
komprenema
Penanta kompreni 1: li venigu knabojn komprenemajn por ĉiu saĝaĵo X; li laborus tre diligente k kompreneme Z; komprenemeco pri ĉiuj libroj X. inteligenta.
Inklina kompreni 3: en vojaĝoj oni fariĝas komprenema Z; montru kontraŭ iliaj malvirtetoj iom pli da komprenemo!. indulga.
kompreneti. Duone kompreni, diveni.
komprenigi. Fari, ke iu komprenu: la teksistoj komprenigis la neordinaran desegnon Z; mi eliris por komprenigi al vi la aferon X; ili (erare) komprenigis la legantojn, ke la afero tute ne havas estontecon Z; bone komprenigi al ili, ke estas tre grave, ke ili venu Z. klarigi, kredigi.
kompreniĝi. Iĝi komprenita: tiaj formuloj facile kompreniĝas.
kompreniĝadi. Sin reciproke kompreni: ĉu estas eble, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo? Z; estus malfacile kompreniĝadi kun ili Z; reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj Z.
komprenilo Z, kompreniĝilo Z. Io, kio ebligas interkomprenon.
komprenpovo. Kapablo kompreni: la komprenpovantaj knaboj.
duonkomprenigi. Fari, ke iu komprenu ion nur duone klarigitan.
interkompreno, interkompreniĝo. Ago, stato de tiuj, kiuj sin reciproke komprenas.
malkompreni, miskompreni. Erare kompreni: por averto de ĉia malkompreniĝo Z; por eviti ĉian malkompreniĝon Z; mi nun vidas, ke viaj malkompreniĝoj (malinterkompreniĝoj) estas finitaj Z; min ne miskomprenu!; vi miskomprenis mian deklaron; la disputo estas kaŭzita simple de miskompreno.
nekompreno, nekomprenado. Ago, stato de iu, kiu ne komprenas: signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon Z; la reciproka nekomprenado Z; al li la taskon ne malfaciligu per intenca nekomprenado Z.
nekomprenebla. Tia, ke oni ne povas ĝin kompreni: nekomprenebla lingvo; tiu ĉi nekomprenebla sintenado Z; tri aferoj estas nekompreneblaj por mi X; la nekomprenebleco de la universo.
subkompreni
Kompreni, laŭ la vortaranĝo aŭ la kunteksto, ion neesprimitan.
Ne esprimi tion, kion la vortaranĝo aŭ la kunteksto ebligas kompreni: oni povas uzi ankaŭ la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la substantivon, pri kiu ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas Z. elipso.