PIV 2020 · 6522
★indulg/i
★indulg/i (tr)
1 Ne severe trakti ies kulpon aŭ pekon, ne severe agi kontraŭ iu erarinta: furiozas la ĵaluzo de la edzo k li ne indulgas en la tempo de la venĝo X; forta kolero devas esti punata, ĉar se vi ĝin indulgos, ĝi fariĝos ankoraŭ pli granda Z; se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon X; Dio indulgu min, pekulon!. ☞ kompati, pardoni.
2 Ne ofendi, montri simpatian respekton al iu, domaĝi: oni devas indulgi la orelojn de la infanoj B; la kalumnio indulgos eble nian puran nomon Z; li ne indulgos vian rangon nek oficon Z. ☞ ŝpari.
3 ב Lasi plu vivi: Saul indulgis Agagon k la plej bonajn ŝafojn, k ne volis ekstermi ilin X; Medoj per pafarkoj mortigas junulojn, infanojn ne indulgas ilia okulo X; Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj N.
indulgo
1 Malsevereco, pardonemo: peti indulgon de la juĝistoj; fidi ies indulgon.
2 Respekta konsidero, modereco kontraŭ iu aŭ io: havi indulgon kontraŭ malsanulo; oni devas lernigi la infanojn montri indulgon al la maljunuloj.
indulga. Montranta indulgon: indulga al, por iu, pri io.
indulginda. Meritanta indulgon: indulginda kaprico.
senindulga. Montranta nenian indulgon: senindulga kondamno, sinteno; senindulga patro. ☞ fera, rigida, rigora, malmola.