← Reen al V

PIV · 16737

★volv/i

volv/i (tr)
Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia: volvi ŝnuron ĉirkaŭ bastono B, tukon ĉirkaŭ la brusto B, bandaĝon ĉirkaŭ vundita brako; volvu ilin (la ordonojn de viaj gepatroj) sur vian kolon X; bone volvita cigaredo; zorge volvita ombrelo. bobeni.
Rondforme turni platan objekton ĉirkaŭ ĝi mem: volvi paperfolion en cilindron; velke volvitaj rozpetaloj; 🍴 volvita bovida ŝultro; volvitaj anĉovoj. ruli.
volvi sin. Volviĝi.
volvo. Unu ĉirkaŭiro de io volvita: volvo de induktobobeno. ĉiro.
volva. Rilata al volvo(j): volva movo, linio.
volvado. Ago de iu, kiu volvas. volvobranĉo, volvotigo.
volvaĵo
Io volvita: volvaĵo el lanfadenoj, el tabakfolioj; volvaĵo de lupolo Z; (f) ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo Z.
Aro de la volvoj de induktobobeno: dudrata volvaĵo (el duoble faldita drato, por eviti meminduktancon); kaĝa, kompensa volvaĵo.
volviĝi
Iĝi volvita.
🍁 Daŭre ĉirkaŭkreski per sia tigo ĉirkaŭ apudaj korpoj (plantoj, stango ktp): dekstren, maldekstren volviĝi.
volviĝo. Ago k estmaniero de io, kio volviĝas: la volviĝoj de ampelopso, de krispaj haroj.
volvoplanto. Planto grimpanta per volviĝantaj tigoj (ekz. lupolo, kalistegio). volvotigo.
ĉirkaŭvolvi. Ĉirkaŭigi objekton per io, kio volviĝas ĉirkaŭe: ĉirkaŭvolvi la kolon per rubando B; sian bierkruĉon li ĉirkaŭvolvis per trunkoj (tigoj) de lupolo Z; ŝi ĉirkaŭvolvis Janjon pli zorge per la lana ŝalo Z; (f) la ŝtato ĉirkaŭvolvas la modernan individuon per multegaj ligiloj. vindi.
disvolvi
Etendi plata ion volvitan: (la komizoj) devas scii disvolvi, elmeti k mezuri la ŝtofojn Z; disvolvi la standardon, por ĝin flirtigi; mi vidis disvolvitan skribrulaĵon X.
(f) Iom post iom kreskigi, evoluigi, doni pli grandan forton aŭ vastecon aŭ prilaboritecon: disvolvi ĉiujn siajn kapablojn, la popolan instruadon; talento, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas forto primitiva, blinda, ne disvolvita Z; vidante, kiel tiu amo disvolvas sin Z; la scienculoj disvolvis kiel fundamentan penson la sentencon, ke […] Z; disvolvitaj landoj.
daŭrigebla disvolvo Disvolvo, kiu satigas la bezonojn de la nuna generacio, ne endanĝerigante la eblojn de venontaj generacioj satigi siajn bezonojn: la termino «daŭrigebla disvolvo» famiĝis pro la raporto de UN-komisiono pri la medio k disvolvo.
disvolviĝi
Iom post iom kreski, malfermante sin: flora burĝono, kiu ne estas sufiĉe forta por disvolviĝi Z; la malgranda pizo disvolviĝas bonege Z; ĝi eligas ĝermojn k disvolviĝas en la daŭro de unu sekundo Z.
(f) Evolui al pli forta, vastigita aŭ prilaborita formo: ni malpermesus al la lingvo libere k sane disvolviĝi Z; se la amaso hodiaŭ silente rigardas aferon malrapide sed konstante disvolviĝantan […] Z; en tiu regiono la kotona industrio pli k pli disvolviĝis; meze de tiu pensa svarmaĵo, sur kiu disvolviĝadis la movo de vortoj k faroj de miloj da homoj Z.
disvolviĝo. Stato de io, kio disvolviĝas: por la bona disvolviĝo de nia lingvo estus plej necese, ke mi dediĉu mian tempon nur al tradukado Z; historio kun progresanta disvolviĝo Z; la landoj disvolvitaj devas helpi la landojn en disvolviĝado.
elvolvi
Disvolvi: blankruĝa floraĵo plene elvolviĝinta Z.
Klare k detale prezenti temon por ĝin konigi k komprenigi: elvolvi argumenton, planon; tiun ĉi ideon mi elvolvis en unu dika broŝuro Z.
Esprimi per (finia aŭ nefinia) serio, produto, aŭ simile: elvolvi funkcion en potencoserion; elvolvi laŭ potencoj de la variablo; elvolvi determinanton.
elvolvaĵo Esprimo prezentanta donitan funkcion per elvolvado: furiera serio estas elvolvaĵo de funkcio laŭ sinusoj aŭ eksponencialoj. serio.
volviĝa nombro Entjero, kiu indikas, kiomfoje fermita kurbo ĉirkaŭiras fiksan punkton.
envolvi. Tute kovri objekton per io, kio volviĝas ĉirkaŭ ĝi: envolvi pakaĵon en paperon B; ŝi estis tute nuda, k tial ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn Z; la valo estis envolvita en blanka nebulo B; tio servis por envolvado de butero k sukerpulvoro Z; li envolvis sin en severecon kiel en mantelon X. kunruli.
dekstrenvolviĝa 🍁 Dekstruma.
intervolvi. Volvi objektojn unu ĉirkaŭ alian: limakoj intervolvitaj en formo de abomeninda bulo Z.
kunvolvi. Volvi en unu tuton, blokon ks: amaso da ŝtofoj disvolvataj k kunvolvataj en senĉesa susurado Z; la rondo sin distordas, kunvolvas refoje en mil volvaĵojn G. kunplekti.
kunvolvaĵo. Kunvolvita objekto: kunvolvaĵo da drapo, da paperfolioj.
malvolvi. Disvolvi 1: malvolvi tukon de la kapo B; eĉ la kripla rozarbeto malvolvis siajn foliojn Z.
maldekstrenvolviĝa 🍁 Maldekstruma.
naturdisvolvo Kreado de kondiĉoj favorantaj la ekeston de nova naturo, nome la establiĝon de diversaj specioj de sovaĝaj plantoj k bestoj.
suprenvolvi. Kuspi: kun manikoj suprenvolvitaj ĝis la kubuto B.
ampervolvo Unuo de magnetomova forto produktata de kurento de unu ampero fluanta tra unu volvo de konduktilo.
rulvolvaĵo. Kunvolvaĵo: granda pergamena rulvolvaĵo Z. Rim. volv estas suf-e uzata en nomoj de unuoj: ampervolvo.