← Reen al F

PIV · 4711

★fort/a

fort/a.
I - Fizike:
(pp korpo aŭ korpoparto) havanta grandan kapablon puŝi, tiri, rezisti, levi ks: forta luktisto B, knabo; leono estas forta Z; mi batalos kontraŭ vi per forta brako X; liaj femuroj estas malpli fortaj, ol ĉe lamulo X; sklavo kun forta mano estas plej granda tirano Z; havi fortajn pulmojn (por krii); (analoge) tra la mondo iras forta voko Z;
(pp materiaj aferoj) kapabla produkti grandajn efikojn aŭ rezisti grandajn kontraŭpenojn: forta vento, ondo, maro, tertremo, skuo; forta tondro Z, pluvo Z; kolono ne sufiĉe forta, por teni la ŝarĝon; forta fortikaĵo X; la hebrea kvartalo estis provizita per fortaj muregoj Z. fortika, potenca;
intensa, posedanta en alta grado siajn karakterizajn ecojn: forta lumo, varmo; forta febro, tuso, odoro; forta tero (tre grasa); forta alkoholo; forta teo, kafo Z, vino Z, cigaro; ju pli longe la reĝo kirlos, des pli forta fariĝos la supo Z; (analoge) forta diferenco; en plej forta grado Z; forta konsonanto, silabo (pli intense prononcataj); forta taktero (en ritmo).
II - Psike:
energia, kapabla je grandaj efikoj: forta volo B, kolero Z, digno Z, decido; amo estas forta, sed mono pli forta Z; bezono estas plej forta ordono Z; forta intereso, inteligento; ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj Z; (analoge) fortaj argumentoj, pruvoj; fari fortan impreson;
lerta, kapabla je sukceso: li estas la plej forta en sia klaso; li en ĉio estas forta Z.
III - Socie:
(pp persono, grupo da personoj) havanta la rimedojn, por trudi sian volon, sian regadon: forta registaro, armeo; en sia korto ĉiu kok’ estas forta Z. potenca.
forte
En forta maniero: forte staras muroj de miljaroj Z; forte ni staru, fratoj! Z; forte bati Z; tenu vin forte! Z; forte pluvis Z; frenezo forte sidas en lia koro Z; forte voli Z.
Multe, tre: forte malpuriĝi Z, dubi Z, deziri Z, amuzi Z; mi forte pekis pri tio X; mi forte volus sciiĝi, kiel […] Z; la bluiĝintaj lipoj forte kunpremitaj Z.
𝅘𝅥𝅰 Indiko, ke oni intensigu la sonon (simb.: f).
forto
Kapablo de korpo aŭ korpoparto produkti grandajn efikojn: ŝia mano kun preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino Z; vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo! X; apenaŭ havanta sufiĉe da forto, por levi sian piedon Z; ne donu al la virinoj vian forton X; hodiaŭ forto, morgaŭ morto Z; por malsanulo forto, por kokido la morto Z; deziro tre granda, sed mankas la forto Z; la koro de la infano batadis per forto spasma Z; ĉu vi donas forton al la ĉevalo? X; vidu la hipopotamon, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj X; (rilate al la tuta individuo, ofte uzata plurale): streĉi la fortojn; peni per ĉiuj fortoj Z; labori per propraj fortoj Z; Dio punas laŭ la fortoj Z; perdi la fortojn Z; liaj fortoj videble revenis Z.
Kapablo de fizikaj agantoj produkti grandajn efikojn aŭ rezisti grandajn kontraŭpenojn: la forto de la uragano; li havis potencon super la fortoj de la naturo Z; moderigi la forton de la lumo; (analoge) larmoj kun neeltenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn Z; la forto de la E-a movado; pasioj difektas la forton de la vivo Z; eksterrespondeca forto ( = superforto, kiu neebligas la plenumon de kontrakto).
Kapablo de la spirito elteni k agadi: surdigante en si ĉian analizemecon per la tuta forto de sia spirito k volo Z.
Lerteco, kapablo atingi iajn rezultojn: ĉu tiu juna virino posedis ian forton de akirado? Z; la sorĉa arto ne havis forton sur ŝi Z; ĉu la preĝo ne posedas forton averti krimon? Z; la forto (magia povo) troviĝas nur en la vosto de la reĝo Z.
Kapablo de individuoj aŭ homaj grupoj trudi sian volon al aliaj: kiu havas la forton, havas la rajton Z; kiam forto ordonas, leĝo pardonas Z; la forto de regno kuŝas en la klereco de ĝia loĝantaro; nia tuta forto konsistas en nia konstanteco Z; tiam ankoraŭ restos en sia plena forto (valideco) la dialekto malnova Z; (analoge) la militaj, maraj, aeraj fortoj (armeoj).
Ĉia kaŭzo kapabla deformi korpon k/aŭ modifi ties mov-staton: fortoj povas kunagi aŭ kontraŭagi unu la alian, aŭ neniigi unu la alian; streĉaj fortoj (kiuj kaŭzas streĉojn 2); fortokampo.
alcentra forto Forto en la direkto de la centro de nerekta moviĝo: 🔭 la gravita altiro de Suno provizas la alcentran forton, kiu tenas Teron en sia orbito. Sin. centripeta forto.
centripeta forto Alcentra forto.
centrifuga forto. Decentra forto.
decentra forto. Forto en la direkto for de la centro de nerekta moviĝo. Sin. centrifuga forto.
elektromova forto. Fizika grando, karakterizanta la kaŭzon aŭ procedon, kiel subteni elektrajn potencialdiferencojn inter du punktoj de nefermita cirkvito aŭ generi kurenton en fermita cirkvito; mll: EMF; simb.: E. volto.
fikcia forto. Forto aperanta pro la apliko de la Neŭtona mekaniko al neinerciumaj (ekz rotaciantaj) referencsistemoj: la centrifuga forto estas fikcia forto.
inercia forto. Produto de maso k akcelo.
konserva forto. Forto, kiu estas la negativa gradiento de iu potencialfunkcio.
kontraŭelektromova forto. Elektromova forto, kiu klopodas kontraŭi la trapason de kurento.
magnetomova forto. Fizika grando, egala al laŭlinia integraĵo de magneta kampvektoro laŭlonge de fermita kurbo; simb.: Θ (pr. teta). ampervolvo.
radiala forto. Laŭradiusa forto. alcentra forto.
fortaĵo
Io forta.
La forta flanko de io, iu.
forteco. Intenseco: la forteco de febro; unueco donas fortecon Z.
fortega. Ekstreme forta: fortega vento, tempesto, bato; la fortego de Dio.
fortegulo. Homo eksterordinare forta: la Filiŝtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis X.
fortigi. Fari iun aŭ ion forta: ekzercado fortigas la muskolojn; fortigu la senfortiĝintajn manojn X; tiu pruvo fortigas lian rezonon; (abs) laboro fortigas, ripozo putrigas Z.
fortiga. Tia, ke ĝi fortigas: fermi la okulojn por fortiga dormo Z; fortiga dieto B.
fortiĝi. Iĝi forta: lia voĉo fortiĝas; la popolo multiĝis k tre fortiĝis X; ju pli ni batalos kontraŭ ili, des pli ili fortiĝos Z.
fortulo. Iu forta: en propra angulo ĉiu estas fortulo Z; tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo X.
fortodona Z. Fortiga: fortodona manĝo Z.
fortoplena. Plena je forto: rivero fortoplena Z.
fortuzo. Penado, streĉado de la fortoj: la faciligo de la gramatiko estas nenia merito, ĉar ĝi postulis nenian fortuzon de la kapo Z; la ĉevalo komencis iri paŝe, malgraŭ ĉiuj fortuzoj de la malfeliĉa Vladimiro G.
malforta.
I - Fizike:
(pp korpo aŭ korpoparto) malmulte aŭ ne kapabla je granda peno: mia brako estas malforta Z; havi malfortan lumbon X; la patrino fariĝadis kun ĉiu tago pli malforta Z; la infano estas malforta k kadukiĝinta Z; la malfortajn vi ne flegas X; kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta Z; (analoge) malforta sano, voĉo;
(pp fizikaj agantoj) malmulte aŭ ne kapabla produkti grandajn efikojn aŭ rezisti grandajn kontraŭpenojn: tiu ŝnuro estas tro malforta por porti vin; malforta vento, pluvo; li ricevis nur malfortan puŝon;
ne intensa, ne altgrade impresanta la sensojn: malforta lumo, bruo, varmo; malforta febro; malforta vino, biero Z (kun malmulte da alkoholo); malforta kafo (kun multe da akvo); la acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta Z; (analoge) en tre malforta grado Z; (por priskribi tion) ĉiuj vortoj estas malfortaj Z. delikata, mallaŭta.
II - Psike:
ne aŭ malmulte kapabla je grandaj efikoj: malforta inteligento, volo; malforta karaktero; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta N (pekema);
ne aŭ malmulte lerta: en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble pli malforta, ol en la franca lingvo Z; li estas, ili diras, malforta en la kalkulado Z; tio estas lia malforta flanko.
III - Socie:
ne aŭ malmulte kapabla trudi sian volon, siajn decidojn al aliaj: mi estas malforta, sekve mi devas esti humila Z; malforta registaro, regno, armeo; malforta kontraŭulo; E. estis ankoraŭ tro malforta, por iun venki Z.
malforte. En malforta maniero: la akvo (mara) leviĝadis malforte Z; ŝiaj lipoj malforte moviĝadis Z; varmigu la solvaĵon nur malforte.
malforto. Plena manko de forto: malforto, via nom’ estas virino! Z.
malfortaĵo. La malforta flanko de io aŭ iu.
malforteco. Eco de iu, io malforta: li havis la strangan malfortecon, ke li ne povis toleri la aspekton de sakristiano Z; la malforteco de argumento.
malfortigi. Fari iun, ion malforta: malsato malfortigas Z; fremdaj elementoj malfortigis la unuecon de la socio B; malfortigi la malamon inter la homaj gentoj Z.
malfortiĝi. Iĝi malforta: se via frato malriĉiĝos k lia brako malfortiĝos X; malfortiĝis de malĝojo mia okulo X; brulas la flamo en via koro, neniam malfortiĝante? Z.
malfortulo. Malforta persono: la malfortuloj zoniĝas per forto X.
neforta. Havanta malmulte da forto: neforta ruĝo de ĝenateco; neforta frapo sur ies ŝultro.
neperforto. Ahimso, nenocismo, malrezistismo.
perforta. Trudata per forto: perforta morto; perforta amo estas plej forta malamo Z; akiri perforte la regadon; altrudi perforte sian opinion; ŝi perforte sin kvietigis k aperigis rideton sur siaj lipoj Z; kion sorto ne donis, tion perforte ne serĉu Z; perforte akirita ĉirkaŭprenado Z (brakumo); ne tiel perforte, Hermano! Z. violenta.
perforto, perfortaĵo. Uzo de fizika forto, kiel rimedo trudi sian volon: nur al perforto cedas perforto; fari perforton al virino Z.
perforti (tr) Per forto devigi, trudi, akiri: perforti virinon Z, infanon. seksperforto.
plifortigi Amplifi.
refortiĝi. Iĝi denove forta: tiam la knabo refortiĝis, ricevis ruĝajn vangojn Z.
senforta. Havanta nenian forton: knabon senfortan ĉiuj batoj atingas Z; la hirakoj, popolo senforta X; ĝi (birdo) estis vivanta, sed tiel senforta, ke ĝi nur por mallonga tempo povis malfermi siajn okulojn Z; senforte ŝi malsuprenŝoviĝis de la litaĵo Z; ŝi senforte klinis la pezan kapeton sur la brakon de la patrino Z.
senforteco. Plena manko de fortoj.
senfortigi. Senigi je forto(j): tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis k duone ŝvenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon Z; senfortigitaj manoj X.
senfortiĝi. Iĝi senforta: miaj genuoj senfortiĝis de fastado X; li lasis aljungi lin al la plugilo, peladi per vipado, ĝis li tute senfortiĝis Z; senfortiĝas k velkas la mondo X.
superforti (tr) Superi per sia forto: la vorto de la reĝo superfortis Joabon k la militestrojn X.
superforto
Supereco per forto: superforto de unu gento super aliaj Z.
Evento, rezultanta de naturfortoj, sen homa interveno, neantaŭvidebla k neevitebla.
akvoforto. Mekanika forto tirita de fluanta akvo taŭge utiligata en turbinoj ktp.
ĉevalforto. Ĉevalpovo.
egalforta. Havanta egalan forton: malordo venas nur tiam, se batalas du egalfortaj partioj Z; fonto, kiu ĉiam freŝe k egalforte, neniam sekiĝante Z […].
flosforto Vertikala forto, efikanta sur korpo tute aŭ parte mergita en likvo, k egala al la pezo de la delokita likvo.
kernforto Forto, reganta inter la nukleonoj de la atomkerno.
laborforto. La forto, produktata de la homlaborado: la merkato pri laborforto.
levoforto . Portanco.
ligforto. Kohero.
pezoforto Reciproka altiro de du ajnaj korpoj.  gravito.
portoforto Portanco.
suprenforto. Forto, kiu suprenigas korpon malpli densan ol la ĉirkaŭanta medio.
seksperforti (tr) Devigi perforte al seksa rilato.
seksperforto. Ago seksperforti.