PIV 2026 · Artikolo 2424
★centro
Derivaĵoj en la artikolo 27
★ centro
1 MATE punkto egaldistanca al ĉiuj punktoj de cirklo aŭ sfero.
2 MATE punkto, rilate al kiu figuro estas simetria: centro de kvadrato centro de elipso
3 mezo de difinita loko, regiono k.s.: centro de rado centro de tablo centro de la korto centro de urbo centro de provinco Vojaĝo al la centro de la tero titolo de romano ➞ akso.
4 loko, al kiu direktiĝas kaj de kiu disiras multaj diversaj agadoj, kreante grandan moviĝadon: ĉi tiu strato estas la centro de la negocoj la kvartalo, kiu estis la centro de la ribelo Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero Z centro de dokumentado ➞ animo, fokuso, kerno, koro 1.
5 POLI partio kun politiko inter tiu de la ekstremoj de dekstro 2 kaj maldekstro 2: dekstra centro maldekstra centro parto de la centro, pli proksima al la dekstruloj aŭ maldekstruloj la centro havas nenian karakteron
6 ARME en batalfronto la ĉefa parto de armeo, inter la du aloj.
7 ANAT loko en nerva aŭ hormona organo, al kiu alvenas la informoj kaj de kiu eliras la reagoj: la spira centro troviĝas en la mjelbulbo la nervaj centroj
centra
1 estanta en la centro: centra punkto centra kvartalo
2 rolanta kiel centro: la centra administracio la Esperantista Centra Oficejo 1905–1922 ANAT la centra nerva sistemo (➞ sistemo 6).
3 GEOG troviĝanta en la mezo de lando aŭ kontinento: la Centra Montaro en Francujo centra Eŭropo centra Afriko HIST la Centraj Imperioj (aŭstra-hungara kaj germana) ➞ mezo.
centri tr
1 KOMU direkti aŭ kolekti al unu punkto aŭ temo, kiel al centro: tie ni devas antaŭ ĉio centri nian tutan forton Z la prelegaro kutime ne estas centrita je unu ĉeftemo ILa ➞ centralizi, koncentri ① 1.
2 TEKN determini la centron de meĥanika peco.
3 TEKN meti sur unu saman linion la aksojn de diversaj radoj, diskoj k.s..
4 TIPO centrigi.
centrado ago de iu, kiu centras.
centreco pozicio centra.
centrejo
1 loko, kie estas centritaj apartaj agadoj: centrejo de altaj juraj studoj centrejo de sciencaj esploroj
centrigi TIPO aranĝi tekston meze inter la maldekstra kaj dekstra randoj: centrigi la ĉapitrotitolojn ➞ dekstrigi, rektigi.
centrismo POLI
1 politiko de centra 4 partio, modera neekstrema politiko.
2 centralismo: temas pri planado kaj kunordigo, pri prudenta ekvilibro inter plurismo kaj centrismo OE
centristo POLI centrulo 2.
centrulo
1 SPOR ludanto, kiu ludas en meza pozicio. ➞ halfo.
alcentra direkto de ekstere al la centro: FIZI alcentra forto BOTA alcentra infloresko Sin. centripeta.
alcentrigi
1 centralizi: manke de Esperanto-ŝtato kaj ties kultura infrastrukturo, edukado kaj lernado ne estas alcentrigitaj kaj unuecigitaj KKo
altocentro MATE ĉe triangulo la sekcopunkto de la tri altoj.
decentra direkto de la centro eksteren: FIZI decentra forto BOTA decentra infloresko decentra kreskado de la talo de likeno Sin. centrifuga.
discentra TEKN tia, ke ĝia centro ne troviĝas sur unu sama linio, kiel la centroj de aliaj pecoj.
ekstercentra ne troviĝanta en la centro: ekstercentra bazaro ekstercentra kvartalo
elcentra = (prefere) discentra.
epidemicentro MEDI ĉefa loko, de kie disiĝas epidemio.
komercocentro EKON loko, kie oni aranĝis kuniĝon de ĉiaj butikoj, servoficoj k.s., por ke la klientoj povu ĉion aĉeti en unu loko.
malcentri
1 meti sur malsamajn liniojn la aksojn de diversaj pecoj.
2 FIZI FOTO en optika sistemo deloki lensojn tiel, ke iliaj centroj ne troviĝas sur unu linio, aŭ deloki la objektivon, por ke ĝia akso ne plu trafu la centron de la plako.
masocentro FIZI en iu korpo tiu punkto, rilate al kiu gravito ne povas kaŭzi tordan momanton.
ortocentro MATE ĉe triangulo la sekcopunkto de la tri mezortantoj.
1 Iufoje tiu vorto estas uzata en la senco de altocentro.
pezocentro = (prefere) mascentro.
prem1centro AVIA ĉe planeo de aviadilo la punkto de intersekco de la rezultantaj fortoj aerodinamikaj kaj de la ŝnuro 3 de planeo.
samcentra MATE havanta la saman centron kiel alia figuro: samcentraj cirkloj
vokcentro, vokocentro EKON oficejo, kie oni traktas telefonvokojn de klientoj aŭ aliaj personoj: oficistoj en vokocentroj vendas varojn kaj servojn, kaj asistas klientojn post la vendo BSe