PIV 2026 · Artikolo 2427
centralizi
Derivaĵoj en la artikolo 3
centralizi tr kunigi aŭ kolekti en komunan centron, sub unu solan direktadon: centralizi la komercon de diamantoj centralizi la monoferojn centralizi la kongresajn servojn Sin. alcentrigi. ➞ centri, koncentri ① 1.
centraliza bazita sur centralizado de la decidoj: centraliza ekonomio
centralizismo politika aŭ ekonomia sistemo, kiu trudas centralizadon de la respektivaj agadoj.
malcentralizi disloki en diversajn apartajn centrojn: oni penis, post la ekuzado de la atombomboj, malcentralizi la ĉefajn pezajn industriojn