PIV 2026 · Artikolo 2428
centranto
centranto BOTA unu-, du- aŭ plur-jara herbo, kies floroj, cume ariĝintaj, havas tubforman kaj spronohavan korolon kaj nur unu stamenon; el Eŭropo kaj la mediteranea regiono. genro Centranthus ➞ kaprifoliaco.
ruĝa centranto centranto, kultivata por okulfrape koloraj floroj. specio Centranthus ruber