← Reen al K

PIV · 7363

kaprifoli/o

kaprifoli/o
🍁 (ark.) Alia nomo (Caprifolium, nomenklature nelegitima) de la g. lonicero.
👥 Grupo de volviĝantaj sp-oj de kaprifolio (kaprifolio 3 k parencaj sp-oj): laŭbo el belaj kaprifolioj Z.
🍁 Sp. de lonicero (Lonicera caprifolium el kaprifoliacoj), falfolia, volviĝanta tufarbusto, kun glataj folioj k kun tre bonodoraj dulipaj floroj interne flave blankaj, ekstere purpurete ruĝaj; hejma en Eŭropo k Azio, pororname kultivata. ksilosteo.
kaprifoliacoj. Fam. (Caprifoliaceae) de ĉ. 420 sp-oj el 15 g-oj, i.a. lonicero, sambuko k viburno.