PIV · 9563
★lonicer/o
★lonicer/o 🍁 G. (Lonicera el kaprifoliacoj) de fal- k daŭra-foliaj arbustoj, volviĝantaj aŭ ne, kun kontraŭe duopaj folioj, kun dulipaj, longtubaj floroj k kun berecaj fruktoj ofte tre venenaj; ĉ. 180 sp-oj, precipe N-hemisferaj, multaj pororname kultivataj. ☞ kaprifolio, ksilosteo.