← Reen al C

PIV · 2429

centrifug/a

centrifug/a 🍁 Decentra. centripeta.
centrifugi (tr)
Submeti al decentra forto: centrifugi sukeron, lakton, metalon.
👥 Sekigi en lavmaŝino aŭ aparta centrifugilo per tre rapida turnado: centrifugi tolaĵojn en lavmaŝino.
centrifugado. Apliko de la centrifuga forto, estigita de rapida rotacio de likvo: la centrifugado estas uzata por disigi malrapide alfundiĝantan precipitaĵon disde la likva medio, por la tuja analizo de butero, oleo ks, aŭ por ricevi homogenan strukturon de fandaĵo.
centrifugaĵo. Sedimento, produktita de la centrifuga efiko.
centrifugilo. Aparato laboratoria aŭ fabrika maŝino por centrifugi.