PIV 2020 · 10276
★mez/o
★mez/o
1 Punkto, loko egaldistanca de du ekstremoj, de du limoj: la mezo de la urbo, de la rivero; sur la mezo de la strato estas multe da radoj Z; kapti bastonon je la mezo; li direktis sin en la mezon de la preĝejo Z; ni venis al vi, Usonanoj, por pasigi en via mezo unu semajnon Z; trafi ĝuste en la mezon. ☞ centro, kerno, sino.
2 Punkto, momento egaldistanca de la komenco k de la fino: en mezo de la vojo de nia vivo; la mezo de la nokto Z, jaro; la mezo de vojaĝo, de kanto; tagmezo, noktomezo.
3 (f) Tio, kio estas egale malproksima de du kontraŭaj ekstremaj gradoj: vero k virto kuŝas en la mezo; la ĝusta, la ora mezo.
4 Tiu parto de la lango, kiu ordinare kuŝas kontraŭ la osta palato.
meza
1 Estanta en la mezo: la meza kvartalo de la urbo; meza nombro en serio; en la mezaj jarcentoj Z (Mezepoko); meza lernejo (duagrada).
2 Troviĝanta en situacio nek supera, nek malsupera: li estas de meza kresko Z; simpla hebreo, de meza klaso Z; lano de meza kvalito; lernanto de meza inteligenteco.
meze. Nek supere, nek malsupere: noto meze bona.
meze de
1 En loko aŭ momento egaldistanca de du ekstremoj: meze de granda placo staras obelisko Z; la virino haltis meze de la strato Z; vi estos kiel dormanto meze de la maro X; li vekiĝis meze de la nokto.
2 En loko, kie oni estas ĉiuflanke ĉirkaŭita: ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo X; meze de kunveno k societo X; la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro X; vi lotos meze inter ni X; mezen en la bukedon oni enmetadis la kandelon Z; (f) meze de la komuna gajeco Z.
mezulo ⛷ Ludanto en la mezo, ĉe futbalo.
mezumo ∆ Meznombro: pondita mezumo.
mezumi (tr) ∆ Kalkuli meznombron (de donitaj nombroj).
mezume. Averaĝe.
noktomezo Vd nokto.
tagmezo Vd tago. Rim. mez(o) estas uzata pref-e por formi:
1 nomojn de objektoj troviĝantaj pli-malpli ĝuste en la mezo: mezetaĝo, mezmuro, meznombro (★mezonombro), mezosoprano; mezepoko; mezmaste; mezdiastola, mezopalata;
2 nomojn geografiajn: Mez-Ameriko, Mez-Eŭropo, Mez-Afriko; la Mmez-Imperio (Ĉinio);
3 ❤ nomojn de organopartoj situantaj meze de du aliaj de la sama organo: mezarterio, mezovejno, mezencefalo; mezokarpo;
4 nomojn de organoj, aperintaj en la embriogenezo post la primitivaj k antaŭ la definitivaj: mezoblasto, mezonefro;
5 Ⓚ nomojn de izomeroj optike neaktivaj, kvankam havantaj du nesimetriajn karbonojn, unu dekstrenĝiran, la alian maldekstrenĝiran (enmolekula kompensado): mezotartrata acido.