PIV · 11044
★nokt/o
★nokt/o
1 Tempo, dum kiu la suno estas sub la horizonto k ne prilumas: ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto X; kiam nokto vualas […] Z; stelplena nokto; ili laboradis ĝis profunda nokto Z; mi flugadis tien k reen tra la tuta nokto Z; mi veturis du tagojn k unu nokton Z. ☞ tago, diurno.
2 Tiu tempo, destinita por ripozi, agi k.a.: bonan nokton! Z; li travivis noktojn da mizero k angoro; pereu la nokto, kiu diris: «Embriiĝis homo!» X.
3 (f) Tiu tempo, rigardata kiel simbolo de materia, spirita aŭ anima mallumo: blindeco estas senfina nokto; la nokto de la peko, de la tombo, de la morto Z.
nokta. Rilata al nokto: la nokta silento; post nokta ripozo helpas la muzo Z; noktaj bestoj; la nokta Parizo.
nokte. Dum nokto: nokte eĉ monstro estas belulo Z.
nokti (ntr) Pasigi la nokton ie aŭ iel: la aglo […] noktas sur dento de roko X; kie vi noktos, mi ankaŭ noktos X; ĉiu kun sia knabo noktu en Jerusalem X.
noktulo
1 Personoj, kiu vizitadas la noktoklubojn, kabaretojn ktp.
2 Birdo nokte ĉasanta.
noktomezo Z
1 La mezo de la nokto.
2 La momento, markita la 24a aŭ la 0a horo.
ĉiunokta. Okazanta ĉiun nokton: ĉiunokta prezentado de filmo.
meznokto Z (ark.) Noktomezo.
tranokti (ntr) Nokti: ili tranoktis en la tendaro X.
tranoktejo. Loko, kie vojaĝantoj povas pasigi la nokton.
tagnokta. Rilata al tagnokto: ⚥ tagnokta ritmo.