← Reen al K

PIV · 8440

★kor/o

kor/o
(cor) Muskola kava organo, kiu per siaj kontrahiĝoj pumpas la sangon tra la korpo, k kiu estas la centra organo de la sangocirkuliga sistemo: la homa koro estas dividita en du parojn da kavoj: atrioj k ventrikloj; senti batojn ĉe l’ koro; la sango alfluas al la koro; eĉ pinglo povas koron trapiki Z; tio premas la koron (pro fizika aŭ morala angoro); li havis la senton, kvazaŭ pro malĝojo tuj krevos al li la koro Z. angino, kardio, diastolo, sistolo, palpitacio, valvo.
(f) Tiu sama organo, rigardata kiel sidejo de la sentoj (deziro, ĝojo, sufero): havi, kiom la koro deziras Z; frakasi, rompi Z, ŝiri Z, trabori Z, fendi Z, mueli ies koron Z; kio iras el koro, venas al koro Z (konfido naskas konfidon); se okulo ne vidas, koro ne avidas Z; malŝarĝi la koron Z; malkovri antaŭ iu, al iu sian koron Z; se la koro tiras vin Z (se tio plaĉas al vi); alpreni ion al la koro Z (tutkore interesiĝi pri io); ami Z, ĝoji, ridi Z, labori el (per Z) la tuta koro Z; koro aroganta, ĝoja, kontenta, malica, malmola, milda, prudenta, saĝa, suferanta X; mia koro neniel emas al rido Z; peza ŝarĝo falis al mi sur la koron Z; havi koron (kuraĝon aŭ kompatemon); ĉu vi havas iomete da koro k konscienco? Z; homoj sen koro Z; havi bonan koron Z (kompatemon), puran koron Z; koro el oro Z; koramato Z; korinklinoj Z; korĝojiga Z, korŝira, korkreviga spektaklo. animo, kapo.  korpremi, kortuŝi.
(f) Tiu sama organo, rigardata kiel sidejo de amo, de pasio: belecon taksas ne okulo, sed koro Z; edziĝi laŭ koro Z; doto koron ne varmigas Z; for de l’ okuloj, for de la koro Z.
(f) Karesa nomo de amata persono: mia koro, iru paroli kun via filino Z; mia plej kara koro Z; frata koro, mi vin sekvos! Z.
(f) La plej interna parto de io: la koro de la tero, de pomo; li loĝas ĉe la koro de la urbo; penetri ĝis la koro de la temo Z; Parizo estas la koro de Francujo B. kerno.
🍁 Plej interna parto de planto, ekz. la plej juna parto de ŝoso (ŝoskoro), medolo de trunko: korputro (putro de ekz. ŝoskoro aŭ de la meza parto de tubero).
kora
Apartenanta al la koro: koraj valvoj, kora blokado.
Efikanta sur la koron: kora medikamento.
(f) Venanta el la koro: per kora movo etendi la manon por manpremo Z; koran dankon! Z; amo pli kora, disiĝo pli dolora Z; kora akcepto Z; preĝu kore k laboru fervore Z; ami plej kore Z.
koreco. El koro venanta bonvolo, afablo: neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo k koreco Z.
antaŭkora Troviĝanta antaŭe de la koro: antaŭkora regiono de la torako.
elkora. Kora 3, sincera: elkora saluto.
senkora
Ne posedanta koron.
Senkompata, nesentema: ho senkora pastro! Z; senkoraj rabistoj B; vi paroladas kiel senkorulo Z.
tutkore. El la tuta koro: ŝi pentis tutkore pri sia peko Z; mi estas tutkore via Z.
bonkora. Kompatema, sentema: ili agis kun mi kiel bonkoraj friponoj Z; bonkoraj penoj Z; bonkora, varmiga rigardo Z; la dioj donu al vi rekompencon pro via bonkoreco! Z.
favorkora. Indulga, inklina favori: kun favorkorulo vi estas favorkora X; tiel same favorkore kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi X; kiamaniere vi havas la eksteraĵon de besto k tamen estas plena de favorkoreco? Z; mi favorkoros tiun X. korfavori.
leporkoro (f) Malkuraĝulo.
molkora. Facile emociita, influebla.
plenkora. Tute sincera, ne havanta ian retenon: liaj okuloj brilis per plenkora gajeco Z; plenkore petadi Dion Z.