← Reen al K

PIV · 8880

★kuraĝ/a

kuraĝ/a
Ne perdanta sian memregadon, sian animfirmecon antaŭ danĝero: kuraĝa soldato B; la kuraĝa maristo dronis en la maro Z; Josuo diris al ili (la militestroj): Ne timu k ne tremu, estu fortaj k kuraĝaj X; la kuraĝa rajdanto, kiu liberigis la malfeliĉan fraŭlinon, forrabitan de la pigmeoj Z. aŭdaca, brava.
Trankvile energia antaŭ malfacilaĵoj, ofendoj ks: kuraĝa ĥirurgo B; estu kuraĝa k agu X; ĉiam kontraŭ atakoj sovaĝaj nin tenu kuraĝaj Z. konstanta, obstina, persista.
(io). Karakterizata de tia memregado k energio: kuraĝa mieno antaŭ propra kameno Z (de timemulo); plej kuraĝa forta entrepreno Z; ĉu por kuraĝa, ne aŭdita faro la rajton havas sole nur ia viro? Z; kuraĝa pens’ al mi subite venis Z; kompreni kuraĝan aludon Z.
kuraĝe
Sen timo antaŭ la danĝero: kuraĝe batali Z; li riskas kuraĝe sian vivon Z; tiu, kiu kuraĝe pasas montojn k arbarojn por landon liberigi de rabistoj Z; kiu kuraĝe aliras, facile akiras Z; fidele k kuraĝe mi restos via hetmano ĝis la morto Z.
Sen moliĝo antaŭ penoj, malfacilaĵoj: la popolo laboris kuraĝe X; vi povas kuraĝe skribi al li kun la certeco, ke li vin komprenos Z; la demandojn […] vi povas kuraĝe enmeti en la programon Z; nur rekte, kuraĝe k ne flankiĝante! Z; ĉesu plori, tenu vin kuraĝe! Z.
kuraĝo
Firmeco de la koro antaŭ danĝero: la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero Z; kuraĝon mi havas sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero Z; perdis la kuraĝon ĉiuj loĝantoj […], falas sur ilin timo k teruro X; kun kuraĝ’ prudenta tiam ambaŭ elpaŝos ni Z; malantaŭ barilo kuraĝo estas facila Z.
Trankvila energio antaŭ malfacilaĵoj, penoj ks: li kuraĝon kolekti ne bezonas Z (li estas aplombulo); kuraĝo ĉion atingas Z; doni kuraĝon al iu Z; (formo de ĝentileco) ĉu estas permesite al ni havi la kuraĝon inviti vin? Z.
kuraĝi (+ inf.) Havi la kuraĝon ion fari:
fantomon mi faros el ĉiu, kiu kuraĝos min reteni! Z; kiu alia kuraĝos en sia koro alproksimiĝi al Mi? X; ne kuraĝas tiam (en Kristnaska nokto) la spiritoj sin montri Z;
tio ĉi estas pli, ol mi kuraĝis esperi Z; nun mi povas laŭte kanti tion, kion mi aliloke ne kuraĝus flustri Z; ŝi kuraĝis entrepreni la vojaĝon ĉi tien Z; mi ne kuraĝis tion diri al vi B; ne kuraĝi havi propran juĝon Z; (ĝentilforme) mi kuraĝas prezenti mian familion Z.
kuraĝigi. Inspiri al iu kuraĝon:
lia ekzemplo kuraĝigis la tutan armeon;
la aplaŭdoj kuraĝigis la timeman oratoron B; la frukto de tiu meditado kuraĝigis min por plua laborado Z; ĉiu helpas sian proksimulon […] k la skulptisto kuraĝigas la fandiston, la ladfaristo la forĝiston X.
kuraĝiĝi. Igi kuraĝa:
post la unua venko la junaj soldatoj kuraĝiĝis B;
dum li parolis al mi, mi kuraĝiĝis k diris […] X.
kuraĝulo. Homo kuraĝa: libereco, kies sola nomo […] la kuraĝulojn timigas Z; maldolĉe tiam plorkrios eĉ kuraĝulo X; post la fino de l’ batalo estas multe da kuraĝuloj Z; ĉe nudaj monaĥinoj vi estas granda kuraĝulo! Z.
malkuraĝa. Timanta antaŭ danĝero: mi neniam estis malkuraĝulo Z.
nekuraĝa. Timida: infano, kiu nekuraĝe esprimas sian deziron Z.
rekuraĝigi. Inspiri kuraĝon al persono, kiu ĝin perdis; ree fari iun kuraĝa.
senkuraĝa. Ne havanta kuraĝon, energion; deprimita: malnobla, senkuraĝa vermo! Z; for, senkuraĝa timemulo! Z; sklavoj k senkuraĝuloj! Z.
senkuraĝigi. Senigi iun je kuraĝo: la morto de la generalo senkuraĝigis la armeon.