← Reen al K

PIV · 8881

kurar/o

kurar/o. Drasta vegetaĵa veneno, estiganta muskolan paralizon, uzata de la Indianoj por venenigi sagojn en ĉaso, k en moderna medicino por estigi absolutan muskolan malstreĉiĝon; kuraro devenas el diversaj sp-oj de la fam-oj loganiacoj, menispermacoj k fabacoj.  strikno.
kurarizo
Venenado per kuraro.
Terapia uzo de kuraro aŭ de similaj substancoj.